Sankta Birgita
Sankta | ||
Birgita | ||
---|---|---|
verkisto, teologo, fondinto de monaĥejo, sanktulo | ||
Persona informo | ||
Birgitta de Suecia | ||
Naskiĝo | 1303 en Finsta apud Stokholmo | |
Morto | 23-an de julio 1373 en Romo | |
Tombo | Vadstena, Svedio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina • sveda vd | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Familio | ||
Familio | Familio de Finsta | |
Patro | Birger Persson (mul) vd | |
Patrino | Ingeborg Bengtsdotter (en) vd | |
Gefratoj | Katarina Birgersdotter (en) kaj Israel Birgersson (en) vd | |
Edz(in)o | Ulf Gudmarsson | |
Infanoj | Märta Ulfsdotter (en) , Katarina de Svedio, Birger Ulfsson (mul) , Karl Ulfsson (en) , Cecilia Ulvsdotter (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto teologo memuaristo politikisto filozofo mistikulo vd | |
Laborkampo | Religio vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Sanktulino | ||
Honorata en | katolika eklezio, luterana eklezio, anglikana eklezio[1] | |
Kanonizo | 1391 de Bonifaco la 9-a | |
Festotago | 23-a de julio[1] | |
Atributoj | pilgrimaj ĉapelo, bastono kaj sako; krono, skriblibro | |
Patroneco | Eŭropo, Svedio, pilgrimuloj, vidvinoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Birgitta Birgersdotter ("Birgitta filino de Birger"), konata kiel la Sankta Birgita, verkisto, teologo, fondinto de monaĥejo, sanktulo kaj patrono de Svedio unu el la ses patronoj de Eŭropo. Naskita 1303 kiel Birgitta Birgersdotter, filino de Birger Persson, juĝisto (lagman) de Uppland, kaj Ingeborg Bengtsdotter el la Folkunga-familio. Pere de siaj gepatroj kaj sia edzo ŝi apartenis al la politike regantaj grupoj en la mezepoka Svedio. Ŝia patrinflanka avo estis kuzo de Magnus Ladulås, do pere de sia patrino ŝi estis parenca al la sveda reĝa familio.
Post sia pilgrimado al Jerusalemo en 1373, ŝi mortis la 23-an de julio 1373 en Romo. De ŝi estis fondita la Ordeno de la Tre sankta Savanto.
Biografia skizeto
[redakti | redakti fonton]- 1303 Birgita naskiĝas.
- 1316 Birgita edziniĝas al Ulf Gudmarsson. En la posta jaroj ŝi naskas entute 8 gefilojn.
- 1331 nasko de filino Katarina (mortis 1381) (vidu: Sankta Katarino)
- 1349 Birgita vojaĝas al Romo, por la jubileo de 1350
- 1370 Papo Urbano la 5-a aprobas monaĥinan ordenon por monaĥinejo en Vadstena, Svedio, fondotan de Birgita.
- 1373 Birgita mortas en Romo.
- 1384 Monaĥinejo en Vadstena inaŭgurita.
- 1391 Birgita sanktuligita.
- 1396 Birgita nomumita sankta patrono de Svedio.
- 1999 Birgita nomumita unu el la tri sanktaj patroninoj de Eŭropo (kun Sankta Katarina el Sieno kaj Sankta Tereza Benedikta de la Kruco), fare de papo Johano Paŭlo la 2-a.
Festotago
[redakti | redakti fonton]La katolika eklezio festas sanktan Birgita-n la 23-an de julio. En la sama tago memoras ŝin ankaŭ luteranoj kaj anglikanoj.[1]
Notoj, referencoj kaj eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 J.Schäfer (2017-06-26). Birgitta von Schweden (germane). Ökumenisches Heiligenlexikon. Alirita 2017-07-23.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sankta Brigida aŭ Brigid de Kildare, irlanda sanktulino, 451 - 523
- Santa Brigida, komunumo en Italio
- Santa Brígida, komunumo en Hispanio
- Kredo, Floroj, Dinamito