Saint-Vaury
Saint-Vaury | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Saint-Vaury (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 23247 [+] |
Poŝtkodo | 23320 |
Kodo laŭ INSEE | 23247 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Philippe Bayol 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 829 (1 999) |
Loĝdenso | 39 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°12′16″N 1°45′24″O / 46.20444°N, 1.75667°O (mapo) Koordinatoj: 46°12′16″N 1°45′24″O / 46.20444°N, 1.75667°O (mapo) |
Alto | 387 m - 634 m |
Areo | 46,5 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 12′ 16″ Nordo 1° 45′ 24″ Oriento / 46.2044444444 °N, 1.75666666667 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Vaury [+] | |
Saint-Vaury estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1829 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Vaury etendiĝas sur 46,5 km², kaj havis 1829 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 39 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Saint-Vaury situas je alteco de 634 metroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Saint-Vaury apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Philippe Bayol, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo Saint-Julien-de-Brioude datiĝas de la fino de la 11-a jarcento.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]William Chervy, franca politikisto, estis senatano de la departemento Creuse.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Saint-Vaury estas la ĉefurbo de la kantono de Saint-Vaury. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.