Saint-Remy-du-Nord
Saint-Remy-du-Nord | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Hautmont |
INSEE kodo | 59543 [+] |
Poŝtkodo | 59330 |
Kodo laŭ INSEE | 59543 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Lucien Serpillon 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 265 (1 999) |
Loĝdenso | 214 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°13′59″N 3°54′23″O / 50.23306°N, 3.90639°O (mapo) Koordinatoj: 50°13′59″N 3°54′23″O / 50.23306°N, 3.90639°O (mapo) |
Alto | 122 m - 174 m |
Areo | 5,91 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 13′ 59″ Nordo 3° 54′ 23″ Oriento / 50.2330555556 °N, 3.90638888889 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Saint-Remy-du-Nord [+] | |
Saint-Remy-du-Nord estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 265 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saint-Remy-du-Nord estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Saint-Remy-du-Nord troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Remy-du-Nord etendiĝas sur 5,91 km².
Administrado
[redakti | redakti fonton]Saint-Remy-du-Nord apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.