Ságvár
Ne miskomprenu kun Sárvár!
Ságvár [ŝAgvAr] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Siófok. Vár signifas: fortikaĵo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.8388/18.1008
- Areo: 38 km²
- Loĝantaro: 1790
- Poŝtkodo: 8654
- Telefonprefikso: 84
Situo
[redakti | redakti fonton]Ságvár situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Siófok-Szekszárd, fervojo Kaposvár-Siófok preteriras. La lasta urbo troviĝas 10, Tab 16, Enying 18, Lepsény 25 km-ojn. Aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Rijeka troviĝas nur 5 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj laŭvice keltoj kaj romianoj vivis tie. La lasta popolo havis tie fortikaĵon. La loko apartenis al abatejo de Pannonhalma inter 1038-1095. La nomo "Ság" troviĝas en 1211, "Ságvár" unue en 1460 laŭ tiama ortografio "Sagwar". Dum la turka erao la komunumo ne senhomiĝis. En 1920 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1819
- romkatolika preĝejo omaĝe al Laborista Sankta Jozefo
- klasikisma statuo pri Johano Nepomuka de 1830
- ruino de fortikaĵo apenaŭ videbla
- monumentoj de falintoj dum la mondomilitoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Ságvár naskiĝis:
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu