Saltu al enhavo

Ruĝbeka kreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka kreko
Ruĝbeka kreko
Ruĝbeka kreko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. erythrorhyncha
Anas erythrorhyncha
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbeka krekoRuĝbeka pintvostanaso, Anas erythrorhyncha, estas anaso, tio estas birdo el la grupo de la plaŭdanasoj de la tipa genro “Anas”, kiu estas abunda loĝanto kaj reproduktanto en suda kaj orienta Afriko tipe sude de 10° S. Tiu anaso ne estas migranta, sed fluĝas foje grandajn distancojn por trovi taŭgajn akvejojn. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn.

En zuriĥa bestoĝardeno
Anas erythrorhyncha - MHNT

La Ruĝbeka kreko estas 43–48 cm longa kaj havas tre malhelbrunajn al nigrecajn kronon kaj nukon, kontraste hela vizaĝo sablokolora, kaj brilruĝan bekon kun malhelbruna supra bordo. La korpoplumaro estas malhelbruna kun blanka strieco nome tre nigrecaj plumoj en dorso kun tre fajna helbruna bordo, kaj ne tiom malhelaj nek tiom grandaj en brusto (nur punkteco) kaj en ventro. La irisoj estas malhelbrunaj. Flugo montras ke la duarangaj flugoplumoj estas sablokoloraj kun nigra trastrio. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj.

Temas pri silentema specio, sed la memmontranta masklo havas alvokon ŭhzzt, dum la ino elsendas mildan kvakadon kvazaŭ de Platbeka anaso.

La Ruĝbeka kreko estas birdo de fluakvaj habitatoj en malferma kamparo kaj estas ĉiomanĝanto. Ili manĝas per plaŭdado plantomaterialon aŭ ankaŭ surtere ĉefe vespere aŭ nokte. Ili nestumas surgrunde inter densa vegetaĵaro ĉe akvo.

Tiu estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]