Roma Klubo
Roma Klubo | |||||
---|---|---|---|---|---|
neprofitcela organizaĵo internacia organizaĵo pensfabriko erudicia societo | |||||
Komenco | 7-a de aprilo 1968 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Vinterturo | ||||
Agareo |
global problem | ||||
Fondinto(j) | Aurelio Peccei vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Roma Klubo aŭ Klubo de Romo estas nekomerca, nepolitika organizaĵo, kiu interŝanĝas ideojn pri diversaj ĝeneralaj internaciaj politikaj aferoj. La ĝenerala sekretariejo ĝis junio 2008 troviĝis en Hamburgo, Germanio, sed laŭ decido de la 26-a de septembro 2007 tiam translokigis al Vinterturo, Svisio.
La klubo estis fondita en 1968 laŭ ideo de la itala industriestro Aurelio Peccei, iama membro de la estraroj de Fiat kaj Olivetti kaj prezidanto de entreprena konsultejo, kaj de la skoto Alexander King, direktoro pri scienco, teknologio kaj edukado ĉe la pariza Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), kiuj renkontiĝis en Romo dum prelego en la Nacia Akademio de Linkoj.
En 1972 la Roma Klubo eldonis sian raporton La limoj de kreskado pri la limigitaj stokoj de materialoj. Ĝi kaŭzis grandan diskuton, pripensadon kaj eĉ aktivecojn pri nia estonteco.
En 1973 la Roma Klubo honoriĝis per la Pacpremio de la germana librokomerco, kiel unua organizaĵo anstataŭ unuopa individuo.
Je la 7-a de majo 2012 la Klubo de Romo prezentis en Roterdamo la libron A Global Forecast for de Next Forty Years (Globala prognozo por la venontaj 40 jaroj). La libron verkis Jørgen Randers (1945), norvega scientisto kiu kunaŭtoris la libron de 1972.
Prezidantoj kaj prezidintoj
[redakti | redakti fonton]- 1969-1984 Aurelio Peccei
- 1984-1990 Alexander King
- 1990-2000 Ricardo Díez-Hochleitner
- 2000-2006 princo Hassan bin Al Talal
- 2007–2012: Ashok Khosla, Eberhard von Koerber
- 2012–2018: Ernst Ulrich von Weizsäcker, Anders Wijkman
- ekde 2018: Mamphela Ramphele, Sandrine Dixson-Declève