Rokytovce
Rokytovce | |
hungare: Rokitóc, rutene: Рокытівцї | |
municipo | |
Rokytovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Rokytovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Medzilaborce |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Situo | Rokytovce |
- alteco | 343 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 16′ 00″ N 21° 52′ 30″ O / 49.26667 °N, 21.87500 °O (mapo) |
Areo | 73,789 km² (7 378,9 ha) |
Loĝantaro | 176 (31.12.2010) |
Denseco | 2,39 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1437 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 03 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | ML |
NUTS | 559610 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Rokytovce | |
Retpaĝo: www.rokytovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Rokytovce (hungare Rokitóc rutene Рокытівцї [rokitivci]) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Rokytovce situas laŭ traira flankovojo. Medzilaborce troviĝas voje je 7, aere nur je 2 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1437 en formo "Rakythocz". En 1715 oni komputis tie 10 loĝatajn kaj 8 neloĝatajn domojn. En 1787 loĝis tie 275 vilaĝanoj en 40 domoj, en 1828 323 vilaĝanoj en 43 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Rokitóc 277 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rokytovce 191 homoj, (119 rutenoj, 56 slovakoj, 14 ukrainoj).