Richard Howe
Richard Howe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1726 en Londono |
Morto | 5-an de aŭgusto 1799 (73-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio |
Alma mater | Westminster School Eton College |
Familio | |
Patro | Emanuel Howe |
Patrino | Charlotte Howe |
Frat(in)oj | William Howe kaj George Howe |
Edz(in)o | Mary Hartop (1758–) |
Infanoj | Sophia Charlotte Curzon, Maria Juliana Howe, Louisa Catherine Howe |
Okupo | |
Okupo | mararmea oficiro milita komandisto oficiro politikisto maristo |
Admiralo Richard Howe, 1-a grafo Howe (n. la 8-an de marto 1726, m. la 5-an de aŭgusto 1799) estis brita mararmea oficiro. Post servado dum la milito de la aŭstra sukcedo (1740-1748), li akiris reputacion pro sia rolo en amfibiaj albordiĝoj kontraŭ la franca marbordo kiel parto de la brita maramea politiko dum la Sepjara Milito. Li ankaŭ partoprenis, kiel marŝipkapitano, en la decida brita mara venko ĉe la Batalo de golfeto Quiberon ĉe la bordo de Francio proksime de la insulo Belle-Île-en-Mer en novembro 1759.
En Nordameriko, Howe estas plej konata pro sia servo dum la Usona Revolucia Milito, kiam li funkciis kiel mararmea komandanto kaj packomisaro kun la usonaj ribelantoj; li ankaŭ faris sukcesan krizhelpon dum la granda sieĝo de Ĝibraltaro en la pli postaj stadioj de la Milito.
Howe poste komandis la venkan britan floton de la 1-a de junio 1794 dum la Francaj Revoluciaj Militoj.
Lia frato William Howe same havis decidan rolon en la Usona Revolucia Milito.