Saltu al enhavo

Ricarda Huch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ricarda Huch
Persona informo
Ricarda Octavia Huch
Naskonomo Ricarda Octavia Huch
Naskiĝo 18-an de julio 1864 (1864-07-18)
en Brunsvigo
Morto 17-an de novembro 1947 (1947-11-17) (83-jaraĝa)
en Schönberg
Tombo Frankfurt Main Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Zuriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Ricarda Huch
Familio
Patro Richard Huch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Emilie Huch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Lilly Huch (en) Traduki kaj Rudolf Huch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Richard Huch (en) Traduki (1907–1911)
Ermanno Ceconi (en) Traduki (1898–1906) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Marietta Ceconi (en) Traduki
 ( Ermanno Ceconi (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Richard Hugo • Ռիչարդ Հյուգո vd
Okupo verkisto
dramaturgo
filozofo
muzikisto
romanisto
bibliotekisto
historiisto
poeto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Deruga Case ❦
Miĥail Bakunin kaj la anarkio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ricarda HUCH [rikada huĥ] (naskiĝis la 18-an de julio 1864 en Braunschweig, mortis la 17-an de novembro, 1947 en Kronberg-Schönberg) estis germana verkistino kaj historiistino. Ŝi ankaŭ uzis la pseŭdonimon Richard Hugo.

Memortabulo ĉe la detruita naskiĝdomo de Huch

Ŝi studis historion kaj filozofion en la Universitato de Zuriko, kaj kiel unu el la unuaj germanaj virinoj ŝi en la jaro 1892 rajtis doktoriĝi. Ĝis 1897 ŝi laboris kiel instruistino kaj bibliotekistino en Zuriko kaj Bremeno. En 1898 ŝi edziniĝis en Vieno al la itala dentisto Ermanno Ceconi, de kiu estis divorco en 1906. La sekva rilato kun la kuzo Richard Huch, la antaŭa edzo de ŝia fratino, daŭris ĝis 1910. Post la rilatrompo ŝi vivis kiel liberprofesia verkistino. Por protesti kontraŭ la potencakiro de la nazioj en 1933 ŝi eksmembriĝis ĉe Prusa Akademio de Sciencoj. Ŝia raporto pri rezistado de germanoj Der lautlose Aufstand, eldoniĝis postmorte fare de Günter Weisenborn en 1953 (en versio prilaborita).

Ŝiaj fruaj verkoj, ekz. Gedichte (1891), la dramo Evoë! (1892) kaj la romanoVita somnium breve (1903; en 1913 sub la titolo Michael Unger) havas trajtojn novromantikajn kaj secesiaj. Tipas tie fantazia-subjektiva, eĉ ornama tonoj. Ŝia duvoluma esploraĵo Romantik (1899-1902) konkrete helpis la remalkovro de romantikismo kaj helpis superi enliterature la naturalismon. En la kuro de sia kreiva agado la aŭtorino pli kaj pli preferis objektivisman koncepton priartan, kio klariĝis i.a. en la pritrakto de historiaj temaroj. Tiukuntekste estis mejloŝtono la trivoluma verkego Der große Krieg in Deutschland (1912-1914), prezento kaj science kaj literature fortimpresa pri la Tridekjara milito.

Post la Unua mondmilito ŝi verkis kelkajn religifilozofiajn librojn dokumentantajn ŝian inkliniĝon je kristanismo. Ŝia verko Deutsche Geschichte (1934-1949) estas kritika trakto de germana histoiro disde Mezepoko ĝis la 19a jarcento. Krome ŝi verkis interesajn biografiojn pri Gottfried Keller (1904) kaj Giuseppe Garibaldi (1906/07).

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gedichte (poemoj, 1891)
  • Erinnerungen von Ludolf Ursleu dem Jüngeren (romano, 1893)
  • Die Romantik (2 vol., 1899-1902)
  • Aus der Triumphgasse (romano, 1902)
  • Vita somnium breve (romano, 1903)
  • Die Geschichten von Garibaldi (2 vol., 1906/07)
  • Das Leben des Grafen Federigo Confalonieri (romano, 1910)
  • Der Dreißigjährige Krieg (3 vol., 1912-14)
  • Michael Bakunin und die Anarchie (1913)
  • Luthers Glaube (1916)
  • Der Sinn der Heiligen Schrift (1919)
  • Entpersönlichung (1921)
  • Herbstfeuer (poemoj, 1944)
  • Deutsche Geschichte (3 vol., 1934-49)
  • Erinnerungen an das eigene Leben (memoroj, eld. 1980)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marie Baum: Leuchtende Spur. Das Leben Ricarda Huchs. Wunderlich, Tübingen 1950.
  • Helene Baumgarten: Ricarda Huch. Von ihrem Leben und Schaffen. 2. Aufl. Böhlau, Köln u. a. 1968.
  • Marianne Beese: Kampf zwischen alter und neuer Welt. Dichter der Zeitenwende (Friedrich Hölderlin – Novalis – Heinrich Heine – Friedrich Hebbel – Ricarda Huch). 2a eldono, Neuer Hochsch.-Schr.-Verl., Rostock 2001, ISBN 3-935319-80-0.
  • Jutta Bendt: Ricarda Huch. 1864–1947. Eine Ausstellung des Deutschen Literaturarchivs im Schiller-Nationalmuseum Marbach am Neckar. 7. Mai–31. Oktober 1994. Schiller-Nationalmuseum Marbach. Dt. Schillerges., Marbach am Neckar 1994 (= Marbacher Kataloge; 47), ISBN 3-929146-13-4.
  • Cord-Friedrich Berghahn, Jörg Paulusm, Jan Röhnert (eld.): Geschichtsgefühl und Gestaltungskraft. Fiktionalisierungsverfahren, Gattungspoetik und Autoreflexion bei Ricarda Huch. Universitätsverlag Winter, Heidelberg 2016, ISBN 978-3-8253-6644-5.
  • Jean-Pierre Bodmer: Ricarda Huch und die Stadtbibliothek Zürich – eine symbiotische Geschichte. En: Zürcher Taschenbuch. N. F. 125 (2005), p. 363–423.
  • Barbara Bronnen: Fliegen mit gestutzten Flügeln: die letzten Jahre der Ricarda Huch 1933–1947. Arche, Zürich 2007, ISBN 978-3-7160-2373-0.
  • Rüdiger Frommholz: Huch, Ricarda, geborene Huch (Pseudonym Richard Hugo). En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 9, Duncker & Humblot, Berlin 1972, ISBN 3-428-00190-7, S. 705–709 (Digitalisat).
  • Gunther H. Hertling: Wandlung der Werte im dichterischen Werk der Ricarda Huch. Bouvier, Bonn 1966 (= Abhandlungen zur Kunst-, Musik- u. Literaturwissenschaft; 40).
  • Boris Hoge-Benteler: Ricarda Huch al Eugen Diederichs, 2.9.1923. Arkivigite je 2019-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Hans Henning Kappel: Epische Gestaltung bei Ricarda Huch. Formal-inhaltliche Studien zu 2 Romanen. „Von den Königen und der Krone“, „Der große Krieg in Deutschland“. Lang, Frankfurt am Main 1976 (= Europäische Hochschulschriften; 194).
  • Seong-Eun Kim: Das Prinzip Gerechtigkeit. „Geschichtsgefühl“ und „Gestaltungskraft“ in Ricarda Huchs Werken nach 1914. Shaker, Aachen 2001, ISBN 3-8265-9144-5.
  • Karl Heinz Koehler: Poetische Sprache und Sprachbewußtsein um 1900. Untersuchungen zum frühen Werk Hermann Hesses, Paul Ernsts und Ricarda Huchs. Heinz, Stuttgart 1977 (= Stuttgarter Arbeiten zur Germanistik; 36).
  • Cordula Koepcke: Ricarda Huch, ihr Leben und ihr Werk. Insel-Verlag, Frankfurt am Main 1996, ISBN 3-458-16774-9.
  • Vivian Liska: Die Moderne – ein Weib. Am Beispiel von Romanen Ricarda Huchs und Annette Kolbs. Francke, Tübingen u. a. 2000, ISBN 3-7720-2751-2.
  • Michael Meyer: Willensverneinung und Lebensbejahung. Zur Bedeutung von Schopenhauer und Nietzsche im Werk Ricarda Huchs. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1998 (= Hamburger Beiträge zur Germanistik; 25), ISBN 3-631-33302-1.
  • Michael Meyer: Ricarda Huch-Bibliographie. Wien: Edition Praesens. 2005 (= SealsfieldBibliothek; 4), ISBN 3-7069-0257-5.
  • Hans-Werner Peter, Silke Köstler: Ricarda Huch (1864–1947). Jubiläumsband zu ihrem 50. Todestag anlässlich des Internationalen Ricarda-Huch-Forschungssymposions vom 15.–17. November 1997 in Braunschweig. pp-Verl., Braunschweig 1997, ISBN 3-88712-050-7.
  • Christina Ujma, Rotraut Fischer: Poesie der Revolution – Ricarda Huchs Garibaldi-Epos. In: Jahrbuch für internationale Germanistik XVL.1, Bern 2013, S. 105–120.
  • Stefanie Viereck: So weit wie die Welt geht. Ricarda Huch. Geschichte eines Lebens. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1990, ISBN 3-498-07059-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]