Retservilo Apache
Retservilo Apache | |
---|---|
Aŭtoro | Robert McCool |
Programisto | Apache Software Foundation |
Lasta stabila versio | 2.4.16 (la 15-an de julio 2015 ) |
Operaciumo | Windows, OS X, GNU/Linukso, Unikso, FreeBSD, Solaris, NetWare, OS/2, TPF, OpenVMS kaj eComStation |
Programlingvo | C |
Lingvo(j) | C/C++,[1] XML[2] |
Evoluigstato | Aktiva |
Programtipo | TTT-servilo |
Permesilo | Apache License 2.0 |
Retejo | httpd |
Apache estas unu el la plej multe uzataj TTT-serviloj en la mondo. Ekzemplo de malfermita kodo samkiel Linukso.
Apache haveblas kiel memstara programo, sed ankaŭ kiel unu programo el la diversaj XAMPP-pakaĵoj (LAMPP – por Linukso, WAMPP – por Vindozo, amp4ecs – por eCs resp. OS/2). Ĉio haveblas senpage.
Instalo en Vindoza komputilo
[redakti | redakti fonton]Versio 2.0.55
[redakti | redakti fonton]Apache estas senpaga retservilo: vi povas elŝuti ĝin el la retejo de Apache.
Elektu : "download Apache server", kaj se via komputilo funkcias per Vindozo (angle Windows), elektu "Binary" de la versio "2.0.55".
Registru dosieron en vian komputilon, kaj lanĉu la instalon.
- Al la demando : Network Domain, skribu : 127.0.0.1
- Al la demando : Server Name, skribu : localhost
- Al la demando : Administrator's Email Address, skribu vian retadreson
Akceptu la pordon 80, kaj la instalo estas finita. Lanĉu vian Apache-servilon.
Instalu vian retpaĝaron en: "C:/Program Files/Apache Group/Apache2/conf/httpd.conf" aŭ difinu alian lokon modifante la linion DocumentRoot en via servilo. Ĉiuokaze, nepre enmetu paĝon kun la nomo index.html tien, kiel enirpaĝon por via retpaĝaro.
Trovu vian propran IP-adreson per la komando "ipconfig /all" (alirinte al DOS per: start/Run/Cmd), kaj sciigu la trovitan IP-adreson al viaj konatoj – tiuj skribu tiun trovitan adreson en siaj retumiloj jene: http: //???.???.???.??? kie ???.???.???.??? estas la trovita adreso. Pordo 80 estu nepre malfermita.
Versio 2.4.16
[redakti | redakti fonton]Postuloj por Windows 10:
- "Skype" estu forigita el la komputilo.
- Servo "W3SVC" estu haltigita (net stop W3SVC) por liberigi pordon 80
- "Microsoft Visual C++ 2015 redistributable" estu instalita en la komputilon
Instalo:
- Elŝutu "Apache 2.4.16 Win32" el retejo Apache Lounge[3].
- Malpaku la ZIP-dosieron en C:\Apache24
- Redaktu C:\Apache24\conf\httpd.conf (Listen 80; ServerName 127.0.0.1; DocumentRoot "c:/Retejo"; <Directory c:/Retejo> -ekzemple-)
- Instalu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k install)
- Startigu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k start)
- Zorgu ke "Apache HTTP Server" povu trapasi la fajroŝirmilon
Kontrolo:
- Tajpu la adreson http://localhost en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
- Tajpu la adreson http://127.0.0.1 en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
- Tajpu la IP-adreson de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
Instalo en Linuksa komputilo (Ubuntu 22.04 LTS)
[redakti | redakti fonton]Versio Apache/2.4.52
[redakti | redakti fonton]Instalo:
- Malfermu konzolon per Ctrl-Alt-T
- Tajpu sudo apt update
- Tajpu sudo apt install apache2
- apache jam estas preta funkcii
- Se necese redaktu (Ctrl-Alt-T sudo gedit) /etc/apache2/apache2.conf aŭ /etc/apache2/ports.conf
- La defaŭlta dosierujo estas /var/www/html
Kontrolo:
- Same kiel por Windows
- Oni krome zorgu, ke fajroŝirmilo ne malebligu aliron al la retejo. Laŭnecese, oni tajpu "sudo ufw disable" en konzolo.
Sistemoj
[redakti | redakti fonton]Apache ekzistas por diversaj operaciumoj, interalie Vindozo, Linukso, OS X, OS/2.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lextrait, Vincent (januaro 2010). The Programming Languages Beacon, v10.0. Alirita 14 marto 2010.
- ↑ Languages. Apache HTTP Server. Black Duck Software. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2 aprilo 2014.
- ↑ Apache 2.4 VC14 Windows Binaries and Modules
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://httpd.apache.org/ (ĉefa paĝaro pri la programo)
- http://www.apachefriends.org/de/xampp-linux.html Arkivigite je 2007-09-01 per la retarkivo Wayback Machine (germana paĝaro pri LAMPP)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-linux.html Arkivigite je 2012-05-01 per la retarkivo Wayback Machine (angla paĝaro pri LAMPP)
- http://www.apachefriends.org/de/xampp-windows.html Arkivigite je 2007-08-30 per la retarkivo Wayback Machine (germana paĝaro pri WAMPP)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine (angla paĝaro pri WAMPP)
- http://www.apache.org/dist/httpd/binaries/os2/ Arkivigite je 2007-09-13 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo por la OS/2-versioj 2.0.59 kaj 1.3.37)
- http://www.amp4ecs.de/index.php?id=87 (elŝutejo por pli aktuala versio sub OS/2 resp. eCs)
- http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo de Xampp por Windows)
|