Radava
Radava, hungare Rendve estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 145 m
- Loĝantaro: 850
- Poŝtkodo: 941 47
- Telefonprefikso:
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Šurany-Levice. Nové Zámky troviĝas 19 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, poste setlis anoj de Grandmoravia Regno, kiun la hungaroj nuligis en 896. La unua mencio pri la loko devenis el 1237 en formo Renduuey. iom poste ĝi apartenis al fortikaĵo de Léva. La vilaĝo senhomiĝis ĝuste en la lasta jaro de turka erao en 1663. Pesto okazis en 1713. Longe menciiĝis 2 vilaĝoj: Granda kaj Malgranda Rendve. En 1910 loĝis tie 825 da homoj (slovakoj en majoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Verebély. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Dum la 2-a mondmilito la slovakoj apogis la Slovakan Nacian Ribelon. Poste la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 881 da homoj (880 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1767, la fundamentoj devenas el la 13-a jarcento
- moderna katolika preĝejo omaĝe al Cirilo kaj Metodo de 1970