Prezidentaj balotoj en Pollando 2015
La sesaj prezidentaj baloj en Pollando post 1989 okazis la 10-an kaj la 24-an de majo 2015.
Inter la kandidatoj por Prezidento de Pollando (por la 5-jara oficperiodo) kelkaj havas esperantlingvan biografi-artikolon en la Esperanto-Vikipedio kaj unu el la kandidatoj estas esperantisto (temas pri Janusz Korwin-Mikke):
- mag. Grzegorz Braun
- d-ro Andrzej Duda, MEP
- mag. Anna Grodzka
- mag. Bronisław Komorowski, la oficanta Prezidento de Pollando
- mag. Janusz Korwin-Mikke, MEP, li estas esperantisto
- Paweł Kukiz
- d-ro Kornel Morawiecki
- mag. Wanda Nowicka
- mag. Janusz Palikot
La plej edukitaj estas la jenaj kandidajoj:
- prof. d-ro habil. Włodzimierz Julian Korab-Karpowicz
- d-ro Andrzej Duda
- d-ro Kornel Morawiecki
- d-rino Magdalena Ogórek
- doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk
Finfine nur 11 kandidatoj el la 23 balot-komitatoj sukcesis kolekti pli ol 100 mil apog-subskriboj devigaj por starti la 10-an de majo 2015 en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015:
mag. Grzegorz Braun, d-ro Andrzej Duda, mag. Adam Jarubas, mag. Bronisław Komorowski, mag. Janusz Korwin-Mikke, Marian Kowalski, Paweł Kukiz, d-rino Magdalena Ogórek, mag. Janusz Palikot, mag. Paweł Tanajno, doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk.
Jen la rezultoj de la unua etapo de balotoj (Vidu la apudan mapon):
venkis d-ro Andrzej Duda - 34,77 %
2. mag. Bronisław Komorowski - 33,76 %
3. Paweł Kukiz - 20,80 %
4. mag. Janusz Korwin-Mikke - 3,26 %
5. d-rino Magdalena Ogórek - 2,38 %
6. mag. Adam Jarubas - 1,60 %
7. mag. Janusz Palikot - 1,42 %
Al la dua etapo de la balotoj kio okazis la 24-an de majo 2015 eniris la du unuaj, t.e.:
d-ro Andrzej Duda kaj mag. Bronisław Komorowski.
La 24-an de majo 2015 laŭ la opinisondado de la elirantoj for de la balot-urnoj d-ro Andrzej Duda kun 53 % venkis kun la ĝisnuna Prezidento Bronisław Komorowski kiu ricevis 47 % [1]
La balot-komitatoj
[redakti | redakti fonton]La unua etapo por anonci la kandidaton por Prezidento de Pollando estas la kreo kaj registriĝo de la balot-komitatoj. La Ŝtata Balot-Komisiono akceptis 23 balot-komitatoj (la 4 estis forigitaj). Jen la registritaj:
- mag. Grzegorz Braun – reĝisoro
- d-ro Andrzej Duda – Membro de Eŭropa Parlamento el la partio Juro kaj Justeco
- mag. Artur Głowacki – eks-milit-oficiro, entreprenisto
- mag. Anna Grodzka – parlamentanino el Verda Partio (Verduloj 2004)
Zdzisław Jankowski – vicprezidanto de partio Patriota Pollando, ligita kun la Slava Asocio, eks-parlamentano
- mag. Adam Jarubas – vicprezidanto de Pola Popola Partio, marŝalo kaj konsilianto de la Sejmeto de Sanktakruca Provinco
- mag. Bronisław Komorowski – la oficanta Prezidento
- prof. d-ro habil. Włodzimierz Julian Korab-Karpowicz – la gvidanto de la komitato La Estonta Pollando, eks-vicurbestro de Gdansko
- mag. Janusz Korwin-Mikke – Membro de Eŭropa Parlamento kaj gvidanto de partio KORWiN (Koalicji Odnowy Rzeczypospolitej Wolność i Nadzieja/Koalicio pri Renovigo de Respubliko Pollando Libereco kaj Espero), esperantisto
Marian Kowalski – vicprezidanto de Nacia Movado
Paweł Kukiz – konsilianto de Sejmeto de Malsuprasilezia Provinco
- mag. Dariusz Łaska – gazet-redaktoro, komitat-estro de la Patriota Komuneco de Solidara Deliberado
- mag. Stanisław Majdański – vicprezidanto de la Popola Partio „Ojcowizna” (Patrujo) de Pollando, eks-parlamentano kaj senatano
- mag. Balli Marzec – ĵurnalistino devenanta el Kazaĥio, prezidantino de la societo Kazaĥia Komuneco
- d-ro Kornel Morawiecki – prezidanto de societo Solidareco Batalanta
- mag. Zenon Nowak – ĵurnalisto, estro de partio Brava Patro / Dzielny Tata
- mag. Wanda Nowicka – vicprezidanto de Pola Sejmo, ligita kun partio Unio de Laboro
- d-rino Magdalena Ogórek – ligita kun Alianco de Demokrata Maldekstrularo
- mag. Janusz Palikot – la prezidanto de la parlamenta rondo de Movado de Palikot kaj prezidanto de Via Movado
Iwona Piątek – prezidanto de la Partio de Virinoj
- mag. Adam Słomka – la gvidanto de la Koalicio „Niezłomni” (Rezistuloj) kaj Konfederacio de Sendependa Pollando - Patriota Frakcio, eks-parlamentano
- mag. Paweł Tanajno – protektanto de la Direkta Demokratio
- doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk – aktivulo de Kongreso de Nova Dekstrularo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Exit poll: Andrzej Duda venkis en prezidentaj balotoj. Alirita 24-a de majo 2015 .