La komencoj de loĝigo, dokumentita per trovaĵo de rompitaĵo de du provizaĵoj apud la norda rando de la urbo, tuŝas jam ĝis la 9-a jarcento. La siistema arkeologia esploro farita en la preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo fine de la 1970-aj jaroj pruvis, ke en la lokoj de la sanktejo situis en la 10-a kaj la 11-a jarcento slav burgejo. En la 12-a jarcento ĉi tie etendiĝis sepultejo, en kiu estis verŝajne en la lokoj de pli malnova ligna sanktejo konstruita komence de la 13-a jarcento la hodiaŭa preĝejeto.
Unu el dankemaj temoj de la plana historio estas kripto de Šlik, en kiu devis ripozi ankaŭ korpo de Jáchym Ondřej Šlik, ekzekutita pro la kontraŭhabsburga ribelo la 21-a de junio1621 en Malnovurba Placo en Prago dum Malnovurba ekzekuto. La senkapan korpon la parencoj metis unue en protestantisman preĝejon de sankta Salvatoro en Prago, kies la ekzekutito estis fondinto. Sed pli poste la korpo devis esti levita fare de Kašpar Šlik kaj metita en la kripto de la plana preĝejo.
Petr Pavel (* 1-a de novembro 1961), generalo de Armeo de Ĉeĥa respubliko, en la jaroj 2015–2018 li estis plej supera soldata reprezentanto de NATO, ekde 2023 prezidanto de Ĉeĥio