Pji
Pji | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Bago | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 134 861 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 49′ N, 95° 13′ O (mapo)18.8295.215555555556Koordinatoj: 18° 49′ N, 95° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 115 m [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pyay, Myanmar [+] | |||
Pji (ankaŭ konata kiel Prome) estas signifa universitata urbego, katolika diocezo kaj komerca centro en Birmo, en la regiono Bago. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: "ĉefurbo" kaj rilatas al ruinoj de la iama ĉefurbo situanta 8 km de Pji.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 45 m
- Loĝantaro: 134 861 (2014)
- Horzono: UTC+7
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pji situas sur ebenaĵo laŭ la Iravadio kaj estas 260 km nordokcidenta de Jangono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La iama Sri Ksetra estis la ĉefurbo de la Pju-dinastio iam post Kristo. La ĉinaj pilgrimíntoj menciis ĝin en la 7-a jarcento. En nekonata tempo la ĉefurbo malaperis. En 1056 la birmanoj invadis el nordo kaj faris al Pji unu el siaj ĉefaj centroj. Nomita Prome fare de la britoj iĝis parto de brita teritorio en 1825, poste denove en la 2-a angla-birma milito en 1853. En 1862 granda incendio okazis, poste larĝaj stratoj estis faritaj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En ĉirkaŭaĵo de Pji oni produktas ĉefe rizojn, iomete kotonojn kaj tabakojn. Ankaŭ bredado de silkoraŭpoj estas. En la urbo oni okupiĝas pri prilaborado de kotonoj kaj silkoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pji estas finstacio de fervojo de Jangono. La Iravadio estas navigebla.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Pji havas tropikan savanan klimaton. La temperaturoj estas varmaj tutjare. Ĝi varias averaĝe inter 21-33 °C. La suma pluvo estas jare 1864 mm, inter decembro-marto apenaŭ pluvas, inter majo-oktobro tre ofte pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj pagodoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Moskeo
-
Pagodo
-
Pagodo