Pirdop
Pirdop · Пирдоп | |||
---|---|---|---|
municipa ĉefloko urbo en Bulgario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Bulgario | ||
Provinco | provinco Sofio | ||
Poŝtkodo | 2070 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 611 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 42′ N, 24° 11′ O (mapo)42.70108424.185707Koordinatoj: 42° 42′ N, 24° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 696 m [+] | ||
Areo | 90,148 km² ( 901 4.8 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pirdop [+] | |||
Pirdop (origine bulgare en cirila alfabeto Пирдоп), estas urbeto kaj komunumo en okcidenta Bulgario, ĉirkaŭ 90 km oriente de Sofio. La urbeto estas parto de la provinco Sofio. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 6 611 loĝantoj sur areo de 90,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km². Fakte Pirdop situas tiom proksime de la apuda urbeto Zlatica iom pli okcidente, ke eblas konsideri la du kvazaŭ unu urba areo.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ekde 1960 en la urbeto ekzistis Zamenhof-strato, kaj ekde 1961 aldone ekzistis Esperanto-parko.[1] Ambaŭ urbaj lokoj en 2024 ne plu troveblas en mapoj, do evidente ili alinomiĝis post la fino de la 20-a jarcento: en Bulgario ofte oni mise ligas la Esperanto-movadon kun la koncepto de socialismo, kiu post la falo de la Popola Respubliko Bulgario ne plu estis tiom populara.
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu la liston liston de Esperanto-memorigiloj en Bulgario.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo (bulgare)
Botevgrad | Boĵuriŝte | Dolna Banja | Dragoman | Elin Pelin | Etropole | Godeĉ | Iĥtiman | Koprivŝtica | Kostenec | Kostinbrod | Pirdop | Pravec | Samokov | Slivnica | Svoge | Zlatica