Petrograda Soveto
Petrograda Soveto | ||
---|---|---|
soveto | ||
Loka administracio | ||
Komenco | 1917 vd | |
Fino | 1924 vd | |
Lando(j) | Sovetunio vd | |
Sidejo | Sankt-Peterburgo | |
La Petrograda Soveto de Laboristaj kaj Soldataj Deputitoj (ruse Петроградский совет рабочих и солдатских депутатов, Petrogradskiy soviet rabochikh i soldatskikh deputatov) estis urba konsilantaro de Petrogrado (Sankt-Peterburgo), tiama ĉefurbo de Rusio. Mallongigite, ĝi estis kutime nomata Petrograda Soveto (ruse Петроградский совет, Petrogradskiy soviet).
Tiu soveto estis establita en Marto 1917 post la Februara Revolucio kiel reprezentanta ento de la laboristoj kaj soldatoj de la urbo, kvankam la urbo jam estis havinta sian bone establitan urban konsilantaron, nome la Sankt-Peterburga Urbodumao (Centra Dumao). Dum la revoluciaj tagoj, la konsilantaro klopodis etendi sian jurisdikcion tutlanden kiel rivala povocentro de la Provizora Registaro, kreante tion kio en soveta historiografio estas konata kiel la Dvojevlastije (Duobla povo). Ties komitatoj ludis gravan rolon dum la Rusia Revolucio kaj kelkaj el ties komponantoj estris la armitan ribelon de la Oktobra Revolucio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Wade, Rex A. (Editor) (2004). Revolutionary Russia: New Approaches. Psychology Press. ISBN 9780415307482. - 275 pp.