Parapsikologio
Parapsikologio laŭ la Parapsychological Association de Usono, estus “... la scienca fako kiu studas la sentajn kaj movajn interagojn, kiuj, ŝajne, ne estas mediaciataj de iu konata fizika meĥanismo aŭ aganto”. Parapsikologio estas tamen ĝenerale konsiderata en sciencaj rondoj kiel pseŭdoscienco pro sia malkapablo pruvi la ekziston de sia esplorobjekto, Psi, sed ankaŭ pro sia ignorado de la principoj de multaj aliaj sciencaj fakoj, kiel fundamenta fiziko aŭ biologio. Esplorado en parapsikologio estas kritikata, eĉ senmitigita, fare de sciencistoj el la scienca skeptika skolo.
Ĝi okupiĝas pri formoj de percepto kiuj hipoteze okazas sen partopreno de percept-organoj de homo. Parapsikologio okupiĝas pri esploroj de telepatio, telekinezo kaj ekstersenta perceptado. La parapsikologiaj fenomenoj estis objektoj de longa esplorado pri la metapsikio en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcento.
Famaj parapsikologoj
[redakti | redakti fonton]- Hernani Guimarães Andrade;
- Carlos Alvarado;
- Valter da Rosa Borges;
- Ernesto Bozzano;
- Hereward Carrington;
- Nandor Fodor;
- David Fontana;
- Alan Gauld;
- Oscar Gonzales-Quevedo;
- Aleksander Imich
- Montague Keen;
- Czesław Klimuszko
- Stanley Krippner;
- Andrew Mackenzie;
- Alfonso Martínez Taboas;
- Julian Ochorowicz
- Stefan Ossowiecki
- Alejandro Parra;
- Guy Lyon Playfair;
- Louise Rhine;
- Joseph Banks Rhine;
- Charles Robert Richet
- Henrique Rodrigues;
- Scott Rogo;
- William G. Roll;
- Ingo Swann:
- Vanga
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Tajemnice parapsychologii (Sekretoj de parapsikologio) (Krzysztof Boruń, kunaŭtoro: profesoro S. Manczarski, 1-a eldono 1973, 2-a eldono pligrandigita je "Życie po życiu" (Vivo post vivo) 1982)
- Zygmunt Pikulski, Obietnice parapsychologii, (Promesoj de parapsikologio), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1985, ISBN 83-222-0409-4
- Elmar R. Gruber, d-ro Tajny Świat Parapsychologii (Sekreta Mondo de Parapsikologio), Eldonejo AMBER, Warszawa 2000, 238 p., ISBN 83-7245-271-7
- Ingo Swann - Super menso kaj sensoj
- Joseph McMoneagle - Migranta menso
- Milan Ryzl - Praktika parapsikologio aŭ naturaj metodoj vivigi la sesan senson
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Laimius STRAŽNICKAS: Pri la aferoj misteraj el Monato (2005/04, p.23)