Pandemonio
Aspekto
Pandemonio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1987 | |
Urbo | (Córdoba-Málaga-Sevilla?) | |
Eldoninto | AEU (Andaluzia Esperanto-Unuiĝo) | |
Paĝoj | 77 | |
Pandemonio estas frua kunverko de la tiel nomata Hispana Opo. Ĝi enhavas prezenton, fikcian prozon (dek tri etajn historiojn realismajn sed potence simbolajn), tri sciencajn artikolojn kaj unu poemon. Kvar el la pandemoniaj rakontoj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1985 kaj 1986. La libro estis surdiskigita en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo kaj kompostita, enpaĝigita kaj presita ĉe la Grafika Centro Antverpeno. La eldonon financis la Malaga Esperanto-mecenato Julio Herrero. Pandemonion oni rigardas kiel mejloŝtonon en la evoluo de la esperantlingva literaturo ĉar kontribuis al ĝia moderniĝo kaj solidiĝo cent jarojn post la kreado de la lingvo.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]- Montriĝo (Rikardo F.A.R., t.e. Ricardo Felipe Albert Reyna)
- Sciencaj artikoloj:
- Panespermio (Alberto Franco)
- La komputera metaforo (Miguel Ángel Sancho)
- Esperanto en via Spectrum (M. Á. S.)
- Rakonta prozo:
- La lasta vojaĝo de kara Vilĉjo (A. F.)
- La enĉerkigito (A. F.)
- Ekster la kadro (G. K.)
- Nul komo dek (G. K.)
- Ruĝa sangoban' (G. K.)
- Antaŭtagmeze (G. K.) (republikigita en la rakontaro Sur la linio)
- Malantaŭ la pordo (Ksavero Moleono, t.e. Francisco Javier Moleón) -Tria premio, originala prozo, Belartaj Konkursoj de UEA, 1986-
- Rakonto en tri minutoj (K. M.)
- Voko (K. M.)
- Pano buŝon ne serĉas (K. M.)
- Hura! (K. M.) -Dua premio, originala prozo, Belartaj Konkursoj de UEA, 1986-
- Punenda peko (María José Quesada) -Unua premio, originala prozo, Belartaj Konkursoj de UEA, 1985-
- Ensuĉo (M. J. Q.)-Dua premio, originala prozo, Belartaj Konkursoj de UEA, 1985
- Poemo:
- Mi (G. K.)