Saltu al enhavo

Pakistano en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakistano en la Olimpikoj

Flago de Pakistano
IOK-kodo  PAK
NOK Olimpika Komitato de Pakistano
Retejonocpakistan.org (angle)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
7 sportistoj en 3 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Arshad Nadeem kaj Jehanara Nabi (inaŭguro kaj fermo)
Medaloj
Rango: #62
oro
1
arĝento
0
bronzo
0
sumo
1
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la lancoĵetisto Arshad Nadeem (jen en 2023) estis unu el du teamaj flagoportantoj - li krome iĝis la sola pakistana medalinto

La sportista teamo de Pakistano konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 19-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Pakistana Olimpika Asocio (POA, urdue پاکستان اولمپک ایسوسی ایشن) kiel "nacia olimpika komitato" (NOK).

Konkuras sume 7 pakistanaj atletoj en 3 sportaj disciplinoj - kompare malgranda teamo. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura kaj ferma ceremonioj estas la lancoĵetisto Arshad Nadeem (Arŝad Nadim', panĝabe kaj urdue ارشد ندیم) kaj la naĝistino Jehanara Nabi (urdue جہاں آراء نبی).

La teamo sume atingis unu oran medalon, de ĝuste la vira teama flagoportanto, la lancoĵetisto Arshad Nadeem. Sekve ĝi ricevis la 62-an rangon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]