Saltu al enhavo

Pakdaŝt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakdaŝt · perse پاكدشت
urbo de Irano Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Teherano
Demografio
Loĝantaro 236 319  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 29′ N, 51° 41′ O (mapo)35.47861111111151.683333333333Koordinatoj: 35° 29′ N, 51° 41′ O (mapo) [+]
Alto 1 030 m [+]
Horzono UTC+03:30
Pakdaŝt · perse پاكدشت (Irano)
Pakdaŝt · perse پاكدشت (Irano)
DEC
Situo de Pakdaŝt · perse پاكدشت

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pakdasht [+]
vdr

Pakdaŝt (perse صالح آباد, ankaŭ konata kiel Palaŝt, Paleŝt, Paliŝth, Polaŝt kaj Pol Daŝt) estas urbo kaj distrikta ĉefurbo en la provinco Ilamo de Irano. Laŭ la censo de la jaro 2006, ĝi havis 126 281 loĝantojn en 32 625 familioj. La urbo situas 25 kilometrojn sudoriente de Teherano. Ankoraŭ 5 kilometrojn pli sudoriente, do 5 kilometrojn de Pakdŝt, situas la militindustria uzino Parĉin en samnoma vilaĝo, en kiu Irano en la 2000-aj jaroj kaŝe riĉigis uranion, kiel sciigis la 15-an de septembro 2006 Ali Reza Ĝafarzade, unu el la gvidantoj de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado.[1] En la sekvaj jaroj pluraj okcidentaj ŝtatoj premis la irana registaron fini tiujn preparlaborojn por eblaj atomaj bomboj kaj allasi kontrolojn per fakuloj de la Unuiĝintaj Nacioj al la uzino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Иран тайно возобновил лазерное обогащение урана (ruse). NEWSru.com (2006-09-15). Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • [http:// Oficiala retejo] (perse)