Saltu al enhavo

Packard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Packard estis usona marko de luksaj aŭtoj konstruitaj de la entrepreno Packard Motor Car Company de Detrojto, Miĉigano, Usono, kaj poste de la Studebaker-Packard Corporation de South Bend (Indianao). La unuaj aŭtoj Packard estis produktitaj en 1899, kaj la lastaj en 1958.

Packard estis fondita de James Ward Packard (Lehigh Universitato, klaso de 1884), lia frato William Doud Packard kaj ilia partnero, George Lewis Weiss, en la urbo Warren (Ohio).