Otzberg
Aspekto
Otzberg | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06162, 06163 | |||||
Poŝtkodo | 64853 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6111 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432017 | |||||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile, vidu maldekstre) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Karl Ohlemüller | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Otzbergstraße 13 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 6540 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 50′ N, 8° 55′ O (mapo)49.8333333333338.9166666666667Koordinatoj: 49° 50′ N, 8° 55′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 170 - 367 m | |||||
Areo | 41,95 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.otzberg.de/ | |||||
Otzberg [prononco Ocberk] estas komunumo en Germanio, je la norda rando de la mezalta montaro Odenvaldo. La komunumo troviĝas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6540 loĝantojn.
Komunumopartoj
[redakti | redakti fonton]- Habitzheim
- Lengfeld
- Nieder-Klingen
- Hering
- Ober-Klingen
- Ober-Nauses
Monto kaj fortikaĵo Otzberg
[redakti | redakti fonton]La unuopaj vilaĝoj de la komunumo grupiĝas ĉirkaŭ la monto Otzberg, sur kiu troviĝas mezepoka fortikaĵo, la Veste Otzberg [prononco Feste]. La monto vaste videbla el la ĉirkaŭa ebenaĵo.
Nieder-Klingen
[redakti | redakti fonton]Jen, por ĝenerala impreso, iom da fotoj el la vilaĝo Nieder-Klingen, sudokcidente de la monto.
-
panoramo -
malnova urbodomo -
vilaĝa puto -
luterana preĝejo
Heydenmühle
[redakti | redakti fonton]En la komunumoparto Lengfeld ekzistas terapia vivejo por aparte anime flegindaj homoj (iom terapie komplika nomo), kiu nomiĝas Heydenmühle (muelejo de nekristanoj) kaj orientiĝas laŭ antropozofia pedagogio.
Kromaj bildoj
[redakti | redakti fonton]-
luterana preĝejo de Habitzheim -
katolika preĝejo de Habitzheim -
<!center>luterana preĝejo de Hering
-
katolika preĝejo de Hering -
luterana preĝejo de Lengfeld -
katolika preĝejo de Lengfeld -
luterana preĝejo de Ober-Klingen -
akvokastelo Schloß-Nauses -
malnova urbodomo de Lengfeld (1717) -
kolona bazalto de la monto Otzberg -
lernejo Otzbergschule en Lengfeld
|