Ooststellingwerf
Municipo Ooststellingwerf | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Ooststellingwerf | Blazono de municipo Ooststellingwerf | |
former grietenij • nederlanda municipo | ||
Provinco | Frislando | |
Ĉefloko | Oosterwolde | |
Areo - Tero - Akvo |
226,64 km² 225,32 km² 1,32 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
25 464 (komence de 2021) 113 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 59′ N, 6° 18′ O (mapo)52.9833333333336.3Koordinatoj: 52° 59′ N, 6° 18′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N381, N351, N380 | |
CBS-municipokodo | 0085 | |
Telefona kodo | 0516 | |
Poŝtkodo | 8421–8435 | |
Oficiala retejo | https://www.ooststellingwerf.nl/ | |
Ooststellingwerf (52° 59′ N 6° 18′ O / 52.983 °N, 6.300 °O (mapo)) estas municipo en la nederlanda provinco Frislando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 25 464 loĝantoj sur areo de 226,08 kvadrataj kilometroj, de kiu 1,32 km² akvo, kio rezultigas loĝdenson de 113 loĝantoj/km².
Ooststellingwerf kune kun Weststellingwerf estas parto de la Stellingwerven. Kvankam la municipo situas en Frislando, oni ĉefe parolas la nederlandan lingvon. Krom tio granda parto de la loĝantoj parolas la regionan dialekton Stellingwerfs, sed en la stratoj oni nur malofte aŭdas Stellingwerfs.
La municipo situas ĉe la limo kun la provinco Drenthe; en la limregiono, sudoriente de Appelscha situas la nacia parko Drents-Friese Wold, kie estas vastaj arbaroj kaj sablodisbloviĝejo, kiu nomiĝas Aekingerzand aŭ Kale Duinen (kalvaj dunoj). La plej alta punkto de la municipo estas la pinto de la Bosberg (arbarmonto) ĉe 26,6 m super marnivelo. Je la norda flanko de la municipo, inter Appelscha kaj Veenhuizen situas la naturregiono Fochteloërveen (torfmarĉejo de Fochteloo).
Vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]Nombro da loĝantoj je la 1-a de januaro 2006:
Nederlanda nomo | Stellingwerfsa nomo | Frisa nomo | Loĝantoj |
---|---|---|---|
Oosterwolde | Oosterwoolde | Easterwâld | 9836 |
Appelscha | Appelsche | Appelskea | 4953 |
Haulerwijk | Haulerwiek | Haulerwyk | 3309 |
Donkerbroek | Donkerbroek | Donkerbroek | 1876 |
Oldeberkoop | Berkoop | Âldeberkeap | 1550 |
Makkinga | Makkinge | Makkingea | 1039 |
Waskemeer | Waskemeer | Waskemar | 867 |
Elsloo | Else | Elslo | 649 |
Haule | De Haule | De Haule | 611 |
Fochteloo | De Fochtel | De Fochtel | 449 |
Ravenswoud | Raevenswoold | Ravenswâld | 419 |
Langedijke | Langedieke | Langedike | 293 |
Nijeberkoop | Ni'jberkoop | Nijeberkeap | 274 |
Vilaĝetoj
[redakti | redakti fonton]Krom ĉi tiuj vilaĝoj en la komunum troviĝas jenaj vilaĝetoj:
|
|
|
|
Naturareoj
[redakti | redakti fonton]- Fochtelooërveen (Fochtelervene)
- Delleburen (Delleboeren)
Evoluo de la nombro da loĝantoj
[redakti | redakti fonton]- 2006 - 26.125
- 2005 - 26.491
- 2004 - 26.683
- 2003 - 26.760
Provinco Frislando | |
---|---|
Achtkarspelen | Ameland | Dantumadiel | De Fryske Marren | Dongeradeel | Ferwerderadiel | | Harlingen | Heerenveen | Kollumerland c.a. | Leeuwarden | Ooststellingwerf | Opsterland | Schiermonnikoog | Smallingerland | Súdwest-Fryslân | Terschelling | Tytsjerksteradiel | Vlieland | Waadhoeke | Weststellingwerf | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |