La Olimpika Komitato de Brazilo, (portugaleComitê Olímpico do Brasil) estas neprofitdona organizaĵo fondita en 1914, sed pro la mondmilito kaj la sekvaj perturboj ĝi nur oficialiĝis en 1935 kaj tiam vere ekaktivis[1]. La organizaĵo funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Brazilo. Kiel NOK, la Brazila Olimpika Komitato celas subteni brazilajn atletojn partopreni en Olimpikoj, Tut-Amerikaj Ludoj kaj Sudamerikaj Ludoj. Krome ĝia celo estas ĝenerale subteni sporton en Brazilo kaj teorie organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en la lando. Tiu ŝanco ĝis nun nur estis unufoje: Granda projekto dum la 2010-aj jaroj estis la organizado de la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro, kiu pozitive impresis plej multajn eksterlandajn gastojn.