Saltu al enhavo

Nova Epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri esoteraj filozofioj. Por esperanta revuo rigardu la paĝon La Nova Epoko.
Nova Epoko
nova religia movado
religia sinkretismo
spirita filozofio Redakti la valoron en Wikidata
religiosocia movado
vdr

Nova Epoko, internacie populara sub ĝia angla nomo New Age [pr. Nju Ejĝ] estas tre ĝenerala kolektiva termino por indiki ampleksan spektron de esoteraj filozofioj, novaj religioj, alternativaj terapioj kaj vivmanieroj, kiuj gajnis popularecon ekde la dua duono de la 1960-aj jaroj.

La nomo mem estiĝis dum la 20aj jaroj de la 20a jarcento, per la "Manifesto de la Nova Epoko", kvankam ĝi estis pruntprenita de verko de Alice A. Bailey, (1880-1949) grava membro de la Teozofia Societo (La disĉiplado en la nova epoko).

Karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Oni povas konsideri parton de la novepoka movado multajn skolojn kiuj en la praktiko kaj doktrino ege malsimilas, sed kies ĉefaj trajtoj estas la sekvaj kredoj:

  • Dio estas unu, sed ĉiu ajn rajtas interpreti ĝin laŭ sia propra maniero, kio en la praktiko estigas "personan dion".
  • Ĉio estas dio.
  • Homoj povas konekti sin kun dio.
  • Ĉiuj religioj estas egale pravaj kaj bonaj se korekte praktikataj.
  • La tasko de la homo sur la tero estas evolui kaj perfektiĝi ĝis fine li atingos la unuecon kun dio.

La praktikoj en la Nova Epoko estas tre diversaj. Oni ofte manĝas vegetare, praktikas iun meditadon, jogon (kaj aliajn praktikojn el Oriento), interesiĝas pri ekologio, reenkarniĝo, magio, astrologio kaj aliaj formoj de divenado, inter multaj aliaj.

Kvankam la termino Nova Epoko ŝajnas aludi al novaj kredoj, fakte la doktrina korpo de tiu ĉi movado estas prenita el malnovaj filozofioj kaj religioj, ĉefe orientaj. Jam en 1875, Helena Petrovna Blavatsky fondis la Teozofian Societon, bazitan sur antikvaj konoj, eltrovitaj de Blavatsky mem, laŭdire en Tibeto kaj Hindio. La teozofio, fakte, estas bazita ĉefe sur unu el la skoloj de la hinda filozofio, la veda, miksita kun la eltrovaĵoj de la tiutempa okcidenta scienco, elektriko, magnetismo, ktp.

En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, alvenis en Eŭropon kaj Amerikon la unuaj sŭamoj (hinduismaj monaĥoj) por disvastigi la orientan filozofion. Tiel fondiĝis la unuaj societoj kiuj preparis la grundon por, post jardekoj, la ekflorado de la noveraa movado.

Estas atribuite al Marilyn Fergunson la "patrinecon" de la nuntempa nocio pri nova erao, pere de ŝia verko La amforana konspiro (1980), kvankam jam en 1976, Mark Satin estis publikiginta Politiko en la nova erao, en kiu li pledas por nova maniero fari politikon, pli centrita en la individuo kaj ties personaj necesoj, ol en la diktatoj de la ekonomio.

La tradiciaj religioj, ĉefe kristanaj, malrekomendas al siaj membroj partopreni en iu ajn movado suspektita de "noveraeco", pro tio ke tiuj ĉi grupoj predikas personan dion, personan rilaton kun dio kaj eĉ personan interpretadon de la sanktaj libroj. Ne malmultaj ortodoksaj religiuloj kondamnas la praktikojn kaj kredojn de la Nova Erao kiel inspiritajn de la diablo.

Praktikoj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne ĉiuj grupoj aŭ skoloj estas konsiderataj kiel novepokaj kaj havas komunajn praktikojn, jen kelkaj el la plej gravaj.

Okultismo estas filozofio aŭ, pli precize, mondkoncepto, bazita en la principo de la unueco de la Universo, la ebleco koni ĝin senpere (per ia revelacio) kaj la okultaj fortoj de la homo (de kio venas propre la nomo). Kvankam havas multajn komunajn trajton kun la nova-epokaj movadoj, okultismo estis pli sisteme strukturigita, ĉefe dum la 19-a jarcento. Okultismo estas sinonimo de hermetikismo kaj esoterismo.

Se la Universo estas profunde interligita, estas konsekvence kredi en la interpretado de la signifo de la steloj, kiel gvidilo por la vivo. Fakte, la nomo amfora epoko, vaste uzata kiel sinonimo de la nova epoko, aludas al amforo, signo de la zodiako kiu karakterizas la novan epokon.

Multaj personoj alproksimiĝas novepokajn grupojn dum ili serĉas terapiojn por resanigi. Ĉar unu el la ĉefaj kredoj estas la unueco de la universo kaj la ebleco kontakti dion je persona nivelo, la individuo aspiras al tiu kontakto, esperante ke iu forto, energio aŭ dio mem resanigu lin.

En la orienta linio ni povas trovi skolojn kiel ajurvedo, diversajn sistemojn el Ĉinio, kiel akupunkturon kaj sanigan gimnastikon, la sistemon Reiki el Japanio kaj diversajn sistemojn bazitajn sur la dieto (veganismo, vegetarismo, makrobiotiko).

Ni povas ankaŭ en Okcidento trovi diversajn grupojn kaj organizaĵojn kiuj ofertas resanigon kiel la Amikaro Bruno Groening, la karismaj kristanoj kaj la preĝo-grupoj kiuj serĉas sanon preĝante al kristana dio, kvankam ekster la tradiciaj eklezioj.

Reenkorpiĝo estus la reveno de la spirito aŭ animo al korpo, tiu povas signifi metempsikozoreenkarniĝo aŭ reviviĝo. Al tiuj kiuj kredas ke spirito povas foriri korpon dum vivo (lucida sonĝo, spirita projektado, spirita etendo), oni povas diri pri reenkorpiĝo, kiam la spirito revenus al korpo. Pro tio ke por la Nova Epoko, la tasko de homo estas evolui, reenkarniĝo okupas ĉefan pozicion en la doktrinaro, ĉar ĝi permesas tiun evoluon. La animo perfektiĝas de unu vivo al alia vivo kaj reenkarniĝas multajn eĉ sennombrajn fojojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]