Saltu al enhavo

Nov-Zelando en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nov-Zelando en la Olimpikoj

Flago de Nov-Zelando
IOK-kodo  NZL
NOK  Nov-Zelanda Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.org.nz
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
195 sportistoj en 22 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Aaron Gate kaj Jo Aleh (inaŭguro)
Finn Butcher kaj Lisa Carrington (fermo)
Medaloj
Rango: #11
oro
10
arĝento
7
bronzo
3
sumo
20
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

19081 · 19121 · 1920 · 1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024

kun Aŭstralio en la kiel Aŭstralazio

Vintraj Olimpikoj
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Aŭstralazio (1908-1912)
vdr
la biciklisto Aaron Gate (jen en 2020) estis la vira teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

La sportista teamo de Nov-Zelando konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temas pri la entute 27-a partopreno en Someraj Olimpikoj. La teamon organizis la Nov-Zelanda Olimpika Komitato.

Konkuris sume 195 novzelandaj atletoj en 22 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la biciklisto Aaron Gate kaj la velistino Jo Aleh, konkuranta en la velboata klaso 470.[1] En la solena fermo la teamaj flagoportantoj estis la sportistoj Finn Butcher kaj Lisa Carrington.

La teamo sume atingis 20 medalojn, 10 orajn, 7 arĝentajn kaj 3 bronzajn, kaj sekve ricevis la 11-an rangon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]