Noktoĉemizeto
Aspekto
Noktoĉemizeto (angle: Babydoll) estas mallonga, kelkfoje senmanika, facile portebla noktoĉemizo aŭ negliĝo, celata kiel noktovesto por virinoj. Ĝi kelkfoje havas antaŭformitajn mamingojn kun alkudrita, loze konvena jupo plej ofte kun longo ĝis la supra parto de la femuro.
Ĝi populariĝis post la filmo Baby Doll el 1956 en kiu Carroll Baker ĉefrolis.