Saltu al enhavo

Nikolao de Damasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Νικόλαο Δαμασκηνού
(64 a. K. - 14)
"Universala Historio", verko eldonita en 1593
"Universala Historio", verko eldonita en 1593
Persona informo
Naskiĝo 64 a. K.
en Damasko, Sirio
Morto 14
en Romo, Italio
Lingvoj antikva grekalatina vd
Ŝtataneco Seleŭkio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
filozofo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolao de Damasko estis greka historiografo, peripateta filozofo, oratoro, dramverkisto, ŝtatestro kaj mentoro de la infanoj Marko Antonio kaj Kleopatro kies nomoj estis Alesandro Elio (40 a. K. - 25 a. K.), Kleopatra Selene (40 a. K. - 5 a. K.) kaj Tolomeo Filadelfo (36 a. K. - 29 a. K.). Krom greka historiisto kaj filozofo; li estis amiko de la reĝo Herodo la Granda; naskita en Damasko, kie lia patro, Antipatro, okupis altajn oficojn kaj estis tre respektata; mortis en Romo. Estante la heredonto de la honoroj kaj riĉaĵo de sia patro, Nikolao ne estis devigita preni servon sub iu princo, kaj ĉar li estis filozofo li ne donadis grandan valoron al la mono.[1]

Estas do malfacile vidi, kiel li venis ekloĝi ĉe la kortego de Herodo. Ne estis amo al judismo, ĉar li restis fidela al la aristotela filozofio; kaj estas evidente el liaj verkoj, ke li ne akceptis la judan kredon, kvankam li eble estis inter la tielnomitaj "prozelitoj de la pordego". Li vivis preskaŭ dudek jarojn en Jerusalemo, sed tie ne fondis familion, kio estas plia pruvo, ke li ne fariĝis judo. Li havis fraton nomitan Ptolemeo, kiu povas esti identa kun Ptolemeo, la prokuratoro kaj amiko de Herodo.

Fragmentoj kaj eltiraĵoj el la Historio de Nikolao de Damasko, verko publikita en Lepsiko, en 1804

Rilato kun Herodo

[redakti | redakti fonton]

Oni kredas, laŭ aludoj en la aŭtobiografio de Nikolao, ke lia rilato kun Herodo estis kaŭzita pro la amatoraj studoj de ĉi-lasta pri filozofio, retoriko, kaj politiko, en kiuj la filozofo de la najbara urbo de Damasko estis aparte konvenita por helpi lin.

Kiam la reĝo malkovris la talentojn de sia nova amiko, li kuraĝigis lin verki historion; kaj la verko, kiun Nikolao dediĉis al la studo de la antikveco, laŭdire, superis eĉ la laborojn de Heraklo. Li akompanis Herodo'n dum ĉi-lasta vojaĝo al Romo, dum kies tempo ili konstante filozofiis.

Nikolao estis do en certa senso la instruisto de Herodo; sed Nikolao estis ankaŭ lia amiko kaj fidela konsilisto. En 14 a.K. li akompanis la reĝon al Malgranda Azio por viziti Marcus Vipsanius Agrippa-n, kiu estis komisita de la ionianoj por senigi la judojn el iliaj privilegioj, sed la pledo de Nikolao estis tiel sukcesa ke iliaj antikvaj rajtoj ne estis limigitaj. Lia referenco al la Ŝabato, en tiu okazo, kiel "nia" feritago, simple montris lian intereson en la kazo, kaj ne implicas ke li estis judo.

Kiam Herodo altiris la malfavoron de Aŭgusto per kampanjo kontraŭ la araboj, li sendis Nikolaon al Romo (7 a.K.). La filozofo sukcesis ne nur rehabiliti Herodo'n kun la imperiestro, sed ankaŭ puni siajn akuzantojn.

Nikolao pruvis sin ankoraŭ pli valora amiko al Herodo en liaj hejmaj malfacilaĵoj kun liaj infanoj. Aleksandro, Aristobulo kaj Antipatro ne estus ekzekutitaj se la reĝo sekvis la konsilon de Nikolao, kiu diris ĝuste ke tiuj ekzekutoj estus la komenco de la misfortunoj de la domo de Herodo.

Nikolao kaj Arĥelao

[redakti | redakti fonton]

Nikolao estis proksimume sesdekjaraĝa dum la morto de Herodo (4 a.K.), kiam li iĝis la fidela konsilisto de la filo kaj posteulo de Herodo, Arĥelao. Lia deklaro pri la malordoj kiuj tiam ekis, estis ribelo de la juda popolo kontraŭ la Herodianoj kaj la "Grekoj", kaj ke helenismo triumfis, karakterizas lin kiel kompleta pagano.

Li iris kun Arĥelao al Romo por defendi la rajtojn de ĉi-lasta kontraŭ siaj propraj fratoj kaj kontraŭ la juda partio; kaj li sukcesis garantii al sia patrono la duonon de la regno, konsilante lin prirezigni la grekajn urbojn kiuj estis emaj liberiĝi el la juda kontrolo, kaj kontentiĝi kun la resto de la lando.

Estas eksplicite deklarite ke imperiestro Aŭgusto tenis lin en altestimo; kaj ekzistas ankaŭ rakonto ke Nikolao, sciante ke la imperiestro ŝatis bonajn daktilojn, konservis lin provizita per diverseco kiu kreskas precipe bone en Palestino, el kie la imperiestro nomis tiun specon "Nicholas-datiloj". Tiu nomo restis, la Mishnah kaj Talmudo ankaŭ nomis tiun gamon da datiloj "niḳalwasin". Nikolao ŝajnas esti vivinta en Romo post tiu tempo, mortante tie en proksimume la aĝo de sepdek.

Liaj Verkoj

[redakti | redakti fonton]

La reputacio de Nikolao ripozas sur liaj verkoj. Nek la tragedioj kaj komedioj kiujn li laŭdire skribis nek liaj filozofiaj verkoj estis konservitaj; sed ekzistas konsiderindaj fragmentoj de liaj historiaj verkoj, kiuj estas tre gravaj ĉar ili estis uzitaj fare de Jozefo. Ĉi tiuj verkoj estas kiel sekvas:

Nikolao kaj Jozefo

[redakti | redakti fonton]

(1) Granda historia verko en 144 libroj, el kiuj Suido mencias, verŝajne malĝuste, nur okdek. La pluekzistantaj fragmentoj apartenas al la unuaj sep libroj kaj traktas la historion de la asirianoj, medoj, grekoj, lidianoj kaj persoj, estinte gravaj ankaŭ por la biblia historio. Komenciĝante kun libro xcvi (96), ekzistas pliaj fragmentoj en Athenæus kaj Jozefo.

Tiu verko aperas en la citaĵoj en Jozefo en la libroj cxxiii (123) kaj cxxiv (124) kaj ĝi traktis pri la defendo de la judoj antaŭ Agripo. La historio de Herodo, kiun Jozefo rakontas detale en siaj "Antikvaĵoj", estas sendube bazita sur la verko de Nikolao; ĉar kie Nikolao ĉesas, dum la regado de Arkelao, Jozefo ankaŭ limigas sian rakonton.

Detala pruvo pri la dependeco de Jozefo je Nikolao ŝuldiĝas precipe al Adolf Büchler (1867-1939), laŭ kiu Jozefo mem ne legis la verkojn de aliaj aŭtoritatoj, kiujn li tiel ofte citas, sed prenis tion, kion li trovis en Nikolao; kaj sammaniere la stereotipaj formuloj, kiujn Josefo uzas en referenco al aliaj partoj de sia propra verko, estas la samaj kiel tiuj kiuj estas utiligitaj de Nikolao por simila celo.

Jozefo prenis Nikolaon kiel sian fonton ne nur por la historio rilatiganta al Herodo, sed ankaŭ por sia raporto pri la Hasmoneanoj; li same citis Nikolao'n en la traktado pri la historio de la antikveco, kvankam tio ne implicas ke Nikolao skribis historion de la antikvaj hebreoj; la fragmento rilatanta al Abrahamo, ekzemple, estis prenita el historio de Damasko, detala historio pri kiu Nikolao kiel Damaskano certe devas esti verkinta.

Jozefo tre severe kritikas la verkon de Nikolao. Josefo riproĉas lin pro lia flatado al Herodo en la priskribado pri la deveno de sia patro, Antipatro, el la plej nobla juda raso, dum, fakte, Antipatro estis idumeano kaj Herodo fariĝis reĝo hazarde.

Josefo same riproĉas al Nikolao, ke li subpremis la fakton, ke Herodo prirabis la antikvajn reĝajn tombojn, kaj ke li kaŝis ĉion alian, kio povus malhonori lian reĝon, dum li troigis la bonfarojn de Herodo; efektive, li deklaras ke la historio estis skribita sole por glorado de tiu monarko kaj ne por bonfarigi aliajn.

  • (2) Biografio de Aŭgusto, el kio du fragmentoj de iom da longo estas pluekzistantaj, traktante la rakonton de la juneco de Oktaviano kaj la murdon de Cezaro.
  • (3) Iu aŭtobiografio, kies fragmentoj traktas la plej grandan parton de la juda historio, ĉar Nikolao rakontas la okazaĵojn ĉe la kortego de reĝo Herodo, en kiuj li mem ludis gravan rolon.
  • (4) Rakonto, per malligitaj frazoj, pri kuriozaj kutimoj kaj observoj de diversaj popoloj; la judoj ne estas referitaj en la pluekzistantaj fragmentoj.

Nikolao estas eble ankaŭ la aŭtoro de la pseŭdo-aristotela verko "De Plantis".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]