Nigra buteogalo
Nigra buteogalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra buteogalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Buteogallus anthracinus (Deppe, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra buteogalo (Buteogallus anthracinus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn. Ĝi iam inkludis la Kuban buteogalon (Buteogallus gundlachii) kiel subspecio. Male la Mangrova buteogalo, tradicie konsiderata distinga specio, estas nune ĝenerale konsiderata subspecio, subtilis, de la Nigra buteogalo.[1]
Distribuado
[redakti | redakti fonton]La Nigra buteogalo estas reproduktanta birdo en la plej varmaj partoj de Ameriko, el Sudokcidenta Usono tra Centrameriko al Venezuelo, Peruo, Trinidado kaj Malgrandaj Antiloj.
Tiu estas ĉefe marborda specio de loĝantaj birdoj de mangrovaj marĉoj, estuaroj kaj apudaj sekaj malfermaj arbaroj, kvankam estas ankaŭ internaj populacioj, inklude migrantan populacion de nordokcidenta Meksiko kaj Arizono.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskulo de Nigra buteogalo estas 43–53 cm longa kaj pezas 930 g averaĝe. Ĝi havas tre larĝajn flugilojn, kaj estas ĉefe nigra aŭ malhelgriza. La mallonga vosto estas nigra kun ununura larĝa blanka bendo kaj blanka pinto. La beko estas nigra kaj la kruroj kaj la vaksaĵoj estas flavaj. Plenkreskuloj similas al Zonvosta buteo, sed havas malpli da blankaj stribendoj en vosto kaj estas pli grandaj.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas malhelbrunaj supre kun punkteco kaj strieco. Ties subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj kun malhelaj makuletoj, kaj la vosto havas nombrajn blankajn kaj nigrajn bendojn.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Oni konas 5 subspeciojn de Buteogallus anthracinus:[2]
Grupo anthracinus:
- Buteogallus anthracinus anthracinus - sudokcidenta Usono al nordo de Sudameriko, Sankta Vincento kaj Trinidado.
- Buteogallus anthracinus utilensis - Cancún, insulo Kozumelo kaj insuloj de la golfo de Honduro.
Grupo subtilis:
- Buteogallus anthracinus rhizophorae - pacifika marbordo de Salvadoro kaj Honduro.
- Buteogallus anthracinus bangsi - pacifika marbordo de Kostariko kaj Panamo, insularo Perloj.
- Buteogallus anthracinus subtilis - pacifika marbordo de Kolombio, Ekvadoro kaj pleja nordo de Peruo.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Nigra buteogalo manĝas ĉefe krabojn, sed ankaŭ malgrandajn vertebrulojn kaj ovojn. Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado, kun eventualaj lantaj flugilfrapoj, kaj havas ceremoniajn flugojn pariĝadajn inklude tuŝadon per kalkanumoj. La alvoko de la Nigra buteogalo estas distinga pepado spink-spiink-spiink-spink-spink-spink.
Ili konstruas platforman neston el bastoneteroj 15 al 100 futojn supergrunde en arbo, ofte mangrovo. Nestoj estas ofte reuzataj kaj kutime pligrandiĝas iom post iom. La ino demetas 1 al 3 ovojn (sed plej ofte nur 1), kiuj estas blankecaj kun brunaj markoj.
Protektostatuso
[redakti | redakti fonton]La Nigra buteogalo estas protektata en la plej norda parto de siaj teritorioj (en Usono) laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[1] Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Clark, W. S. 2007. Taxonomic status and distribution of Mangrove Black Hawk Buteogallus (anthracinus) subtilis. Bulletin of the British Ornithologists' Club 127:110-117.
- ↑ Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
- BirdLife International (2004). Buteogallus anthracinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
- Birds of Venezuela de Hilty, ISBN 0-7136-6418-5
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- Howell, Steve N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj de Nigra buteogalo Arkivigite je 2011-12-23 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Internet Bird Collection
- Poŝtmarkoj (el Grenadinoj de Sankta Vincento kaj la Grenadinoj) kun teritoria mapo
- "Nigra buteogalo", fotaro
|