Nava del Barco
Nava del Barco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05697 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 85 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.2925-5.5402777777778Koordinatoj: 40° 18′ N, 5° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 145 m [+] | ||
Areo | 29,37 km² (2 937 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nava del Barco [+] | |||
Nava del Barco [NAba delBARko] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Nava del Barco estas komprenebla etimologie kiel Altbieno de El Barco, alude al urbo El Barco de Ávila.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis 550 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 97 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Umbrías, Navatejares, Tormellas, Gil García, Navalonguilla kaj Puerto Castilla.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En 1528 Nava havis 68 impostopagantajn lokanojn.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Panoramo
-
Tradicia domo
-
Panoramo
-
Kanaleto
-
Torento Garganta de Galín Gómez