Nagyvázsony
Nagyvázsony | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8291 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 677 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 59′ N, 17° 42′ O (mapo)46.983517.694080555556Koordinatoj: 46° 59′ N, 17° 42′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 76,29 km² (7 629 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nagyvázsony [+] | |||
Nagyvázsony (pron. nadjva'ĵonj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono de Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en distrikto Veszprém. Nagy signifas: granda, Vázsony estis historia nomo, konata ankaŭ Vezseny.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 76 km2
- Poŝtkodo: 8291
- Loĝantaro: 1800
- Telefonprefikso: 88
Situo
[redakti | redakti fonton]Nagyvázsony situas sur malebenaĵo en montaro de Bakony, laŭ flankovojoj, iom norde de Balatono.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam la romianoj vivis en tiu tereno. La unua mencio okazis en 1242, sed estis proksima vilaĝo Nemesleányfalu menciita jam en 1082. Baldaŭe la 2 vilaĝoj unuiĝis. Paŭlo Kinizsi konstruis fortikaĵon post 1472, kiu faris grava vilaĝo la tiaman "Vason". En la 16-a jarcento la fortikaĵo situis en fronto de la hungara-turka batalado. Lastfoje la turkoj bruldetruis la fortikaĵon en 1663. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a graveco de la fortikaĵo perdiĝis, sed feliĉe la Habsburgoj ne detruis ĝin. Ĝi estas tre konata por hungaroj el legendo pri sia iama fortikaĵo-kapitano: Paŭlo Kinizsi, kiu vivis en la tempoj de Matiaso la 1-a (fine de la 15a jarcento). Restis iom da el lia fortikaĵo, kun loĝturo, ene muzeo funkcias. La vilaĝo partoprenas en festivalo "Valo de Artoj", kies centro estas Kapolcs.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fortikaĵo de Nagyvázsony
- Poŝta Muzeo en Nagyvázsony apud la fortikaĵo
- baroka-klasikisma Kastelo de Nagyvázsony el la fino de la 18-a jarcento
- romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Nagyvázsony)
- Kalvinana preĝejo (Nagyvázsony)
- Luterana preĝejo (Nagyvázsony)
- ruinoj de paŭlana monaĥejo kaj preĝejo
Festivalo
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
Öcs | Pula | Taliándörögd |
Vigántpetend |
Legendo de Kinizsi
[redakti | redakti fonton]Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso la 1-a. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la vilaĝo naskiĝis poetino Zseni Várnai