Modera vivostilo
Modera vivostilo, aŭ plisimple simpla vivo, estas koncepto, kiu inkluzivas en ĝin kelkajn apartajn kredojn pri manieroj simpligi la vivstilojn de homoj. Unu maniero povus esti memvole malpliigi konsumon kaj la kvanton de la posedaĵoj posedataj de homo. La memvola elekto vivi tiel, la grado kaj el la efikoj de ĉi-tiu elekto, grave influas la homan kaj komunan vivon.
Vernon Howard difinis simplan vivon kiel "vi sukcesis en vivo kiam ĉio, kion vi vere volas, estas ĝuste tio, kion vi vere bezonas". Kvankam asketismo subtenas simplan vivon, ne ĉiuj fluoj de simpla vivo subtenas asketismon.
La diferenco inter tiuj, kiuj vivas en malriĉeco kaj tiuj, kiuj vivas en la formo de simpla vivo, estas ke tiuj, kiuj vivas en simpla vivo libervole elektas fari tion, dum tiuj kiuj vivas en malriĉeco ne.
Elekti simplan vivon havas multajn kialojn, inkluzive de: spiriteco, sano, pli da kvalita tempo kun familio kaj amikoj, labor-hejma ekvilibro, persona gusto en vivstilo, kontenteco kun malmulto, aŭ pro kialoj de malpliigo de la ekologia premsigno kaj streso. Simpla vivo povas rezulti ankaŭ el opozicio al materialismo kaj konsumismo.
El spirita vidpunkto, la celo estus konduki vivon pli fokusitan sur valoroj difinitaj kiel "esencaj". Ĉi tiu persona kaj/aŭ asocia engaĝiĝo rezultas de multaj motivoj, kiuj povas doni prioritaton al moralaj valoroj, kiuj tiam determinas familiajn kaj komunumajn strukturojn, kaj/aŭ ekologiismajn elektojn.
Alia maniero apliki la teorion de simpla vivo estas adopti simplan dieton. Vegetaranaj kaj precipe veganaj dietoj, estis identigitaj pli ol unufoje kun aspiro al simpla vivo, precipe kiam praktikitaj de monaĥoj kaj asketoj. Ekzemplo de alia simpla dieto estas la friganisma dieto.
Historie
[redakti | redakti fonton]Religie
[redakti | redakti fonton]Granda nombro da religioj kaj spiritaj tradicioj kuraĝigas simplan vivon. Fruaj ekzemploj estas la Ŝramano de la ferepoko en Hindio, Budhismo kaj la Nazireatoj.[mankas fonto] Kelkaj famaj unuopuloj asertis, ke spirita revelacio kondukis ilin al simpla vivo, inter ili: Francisko el Asizo, Ammon Hennacy, Leo Tolstoj, Rabindranath Tagore, Albert Schweizer kaj Mohandas Karamchand Gandhi. Simpla vivo havas antikvajn originojn devenantajn de la fruaj gvidantoj de certaj religioj kiel ekzemple: Zaratuŝtro, Budho Gutamo, Lao Tzu, Konfuceo, kaj fontoj de kristana juda etiko kaj greko-romia kulturo. Diogeno la Cinika (latine cinika signifas hundeco), ĉeffiguro en la evoluo de la cinikismo, argumentis ke simpla vivo estas neceso por moralo, kaj laŭdire vivis en barelo. Ĉi-tiun vivmanieron reprezentas ekzemple la movado de la kunuloj de Sankta Francisko. Simplaj homoj (angle: Plain People) estas kristana grupo, kiu dum jarcentoj vivas vivstilon en kiu iuj specoj de teknologio kaj riĉaĵo estas malpermesitaj pro filozofiaj kialoj. Tia grupo ekzemple estas la Amiŝoj. Mohamedo, la spirita gvidanto de Islamo, ankaŭ kondukis simplan vivon.
Laike
[redakti | redakti fonton]La plej malnovaj spuroj troveblas en asketismo praktikita en greka filozofio, precipe stoikismo. Nuntempe, pli ofte ĝiaj praktikantoj apogiĝas sur aŭtoroj de la 19a jarcento, kaj eŭropaj (Leo Tolstoj kaj John Ruskin) kaj usonanoj (Henry David Thoreau). Ĉi-tiun vivmanieron reprezentas ekzemple la Komunumoj de la Arko de Lanza del Vasto, inspiritaj de Gandhi. Ĝi troviĝas ankaŭ en Kebekio sub la influo de pensuloj kiel Serge Mongeau[1].
La 18-ajarcenta franca klerisma filozofo Jean-Jacques Rousseau forte laŭdis la simplan vivmanieron en multaj el siaj skribaĵoj, precipe en du libroj: Discourse on the Arts and Sciences (1750) kaj Discourse on Inequality (1754).
Praktikoj
[redakti | redakti fonton]Reduktante labortempon, konsumon kaj posedaĵon
[redakti | redakti fonton]Kelkaj homoj praktikas la teorion de simpla vivo reduktante sian konsumon. Reduktante la kvanton de mono konsumita por kovri elspezojn, la tempo elspezita por laboro ankaŭ povas esti reduktita. La tempo ŝparita povas esti dediĉita por helpi aliajn, aŭ ajnan alian celon. Aliaj homoj povas uzi la kroman tempon por plibonigi sian vivokvaliton, kiel homoj, kiuj interesiĝas pri arto aŭ iu ajn alia agado. Ĉi tio igas iujn homojn evoluigi principan reziston al mono, kiu igis iujn homojn vivi vivon sen mono.
Redukti elspezojn ankaŭ povas enkalkuli pliigon de la kvanto de ŝparaĵoj, kio povas permesi financan sendependecon kaj fruan emeritiĝon. Redukti la kvanton de posedaĵo kaj grandeco de hejmo povas krei certan specon de simpla vivo. La 100-aĵoj Defio, estas movado, kiu celas redukti la kvanton de la posedaĵo de homoj al 100 aĵoj, kun la intenco igi homojn vivi pli simplan vivon. La movado de malgrandaj domoj celas igi homojn vivi en pli malgrandaj domoj, kun malpli da poluado kaj malpli da konsumado.
Kreskiĝo de sendependeco
[redakti | redakti fonton]Unu maniero por levi sendependecon estas reiri al la tero kaj kreskigi vian propran manĝaĵon, tiel malpliigante vian dependecon je mono kaj la ekonomio. Tom Hodgkinson diras, ke la vojo al libera kaj simpla vivo estas ĉesi konsumi kaj komenci produkti. Arbarĝardenado, evoluigita fare de Robert Hart kiu kredis je simpla vivo, estas plant-bazita metodo de kultivado de manĝaĵo en teroj kun arbaraj trajtoj. La ideo de manĝa distanco, la distanco, kiun manĝaĵo vojaĝas de la momento, kiam ĝi estas produktita aŭ kreskigita al la manĝotablo, estas uzata de la subtenantoj de la simpla vivo por instigi homojn kreskigi sian propran manĝaĵon.
La ideo nuntempe akiras subtenon de la ne-ekstremisma sekvantoj, kiel pruvite en la libro 100 Mejla Dieto. Urbaj loĝantoj ankaŭ povas produkti certan kvanton da manĝaĵo por si helpe de florpotoj aŭ malgrandaj legomĝardenoj ene de siaj hejmoj. Tomatoj, laktuko, spinaco, pizoj, fragoj kaj kelkaj tipoj de kuracaj herboj povas prosperi en potoj kaj bedoj. Aliaj manieroj kultivi memfaritan manĝaĵon estas semĝermado de ŝoslegomoj, kiun iuj asertas estas aparte efika. Aliaj homoj parolas pri la tempodaŭro necesa por ke plantoj kreskas, kaj la nescio de homoj pri la temo. Ekzemple, unu brokolo bezonas 105 tagojn por kreski. Estas aliroj kiuj diras, ke homo devas agi en "faru vi mem", tiel ne fidante profesiulojn en la provizo de la necesaĵoj por la vivo.
Sinteno al teknologio
[redakti | redakti fonton]Homoj, kiuj kredas kaj praktikas simplan vivon, havas diversajn opiniojn pri teknologio. Usona politikisto kaj aktivulo Scott Nearing estis skeptika pri kiel la homaro uzus novajn teknologiojn, kiel ekzemple nukleaj armiloj. Tiuj, kiuj evitas ajnan teknologion, povas esti nomataj ludditoj aŭ novludditoj. Kvankam hodiaŭ la plej multaj subtenantoj de simpla vivo faras tion pro sekularaj motivoj, ekzistas multaj similecoj inter tiuj kiuj evitas teknologion kaj religiemajn grupojn kiel ekzemple la Amiŝoj. Tiuj, kiuj subtenas simplan vivon sed ne kontraŭas teknologion, ĝenerale vidas revoluciajn teknologiojn kiel ŝancon progresigi la simplan vivon al la averaĝa homo.
Ekzemple, ili asertas, ke Interreto povas malaltigi la karbona piedsigno de homo reduktante paperuzon kaj Telelaboro helpe de retaj komputiloj. Ili ankaŭ kuraĝigas la uzon de Ventoturbinojn por generi elektro al hejma uzado kaj eĉ vendi la pluaĵojn al la ĝenerala elektriza sistemo. Estas multaj kontraŭuloj de ĉi tiu aliro, kiuj parolas pri la kromefikoj de ĉi tiuj teknologioj, kiel tutmondiĝo.
Anarki-primitivismo
[redakti | redakti fonton]Anarki-primitivismo estas fluo en anarkiismo kiu kritikas la originojn kaj evoluon de civilizo. Primitivistoj asertas ke la transiro de ĉasado kaj kolektado al tradicia agrikulturo kaŭzis la formadon de klasoj, devigo kaj fremdiĝo. Ili subtenas revenon al la formo de vivo kiu antaŭis la establon de civilizo aboliciante industrion, kaj la labordividon kaj specialiĝon, kaj forlasante teknologion. Kvankam anarki-primitivismo ne postulas simplan vivon, sed nur forlason de certaj teknologioj, ekzistas proksima ligo inter la anarki-primitivisma kredo kaj simpla vivo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ franclingve Modera vivstilo: por liberiĝi el kapitalismo Arkivigite je 2020-12-04 per la retarkivo Wayback Machine arkivo ĉe kaizen-magazine.com, 28-a de januaro 2016