Milito kaj Paco (filmo de 1967)
Milito kaj Paco | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Война и мир |
Originala lingvo | rusa lingvo • germana lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 1967, 6 nov. 1967 |
Ĝenro | milita filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano, epic film, historifilmo |
Kameraado | Iolanda Chen |
Reĝisoro(j) | Sergej Bondarĉuk |
Scenaro | Sergej Bondarĉuk • Vasily Solovyov • Lev Tolstoj |
Loko de rakonto | Rusia Imperio |
Muziko de | Vyacheslav Ovchinnikov |
Rolantoj | Ludmila Savelyeva • Vjaĉeslav Tiĥonov • Sergej Bondarĉuk • Oleg Tabakov • Oleg Yefremov • Georgy Millyar • Iya Arepina • Boris Khmelnitsky • Nikita Mikhalkov • Anastasiya Vertinskaya • Irina Skobtseva • Viktor Stanitsyn • Kira Golovko • Aleksandr Borisov • Irina Gubanova • Anatoli Ktorov • Antonina Shuranova • Lyudmila Davydova • Nikolay Kutuzov • Vasily Lanovoy • Eduard Martsevich • Klavdiya Polovikova • Galina Kravchenko • Angelina Stepanova • Yelena Tyapkina • Dzhemma Firsova • Boris Aleksandrovich Smirnov • Ivan Solovyov • Yury Leonidowitsch Leonidov • Boris Zakhava • Giuli Chokhonelidze • Aleksandr Smirnov • Vladimir Seleznyov • Aleksey Bakhar • Sergei Nikonenko • Nikolay Rybnikov • Aleksandr Lebedev • Nikolai Smorchkov • Nikolay Khryashchikov • Nikolai Trofimov • Stanislav Chekan • Pyotr Savin • Jānis Grantiņš • Nikolai Bubnov • Erwin Knausmüller • Vladislav Strzhelchik • Lev Polyakov • Nonna Mordyukova • Nikolai Grinko • Aleksandr Danilovitsj Komissarov • Aleksey Glazyrin • Leonid Kmit • Georgy Svetlani • Veronika Polonskaya • Anna Timiryova • Mariya Kapnist • Apollon Yachnitskiy • Tamara Yarenko • Oleksiy Gorbunov • Jean-Claude Balard |
Produktinta firmao | Mosfilm |
Honorigoj | Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo |
IMDb | |
La superba romano Milito kaj paco far Leo Tolstoj estas filmita en diversaj landoj. Tamen ĝian realan esencon plej bone prezentis la soveta samnoma filmo de la eminenta reĝisoro Sergej Bondarĉuk, kiun li entute aperigis en 1967. Lia versio konsistas el kvar partoj:
- Parto 1 - Andrej Bolkonskij
- Parto 2 - Nataŝa Rostova
- Parto 3 - 1812
- Parto 4 - Pierre Bezuĥov
Por tre grava ĉefa rolo de Nataŝa Rostova la reĝisoro elektis la junan kinostelon Ljudmila Saveljeva, kies senkomparebla talento sukcesis emfazi ĉiujn nuancojn de la persono. Por rolo de Andrej Bolkonskij estis invitita tre impresa aktoro Vjaĉeslav Tiĥonov amiko de Bondarĉuk, kune kun kiu li rolis en kelkaj filmoj ĝis tiam. Rolon de Pierre Bezuĥov ludis la reĝisoro mem. Meritas nepran mencion kelkaj famaj rusaj geaktoroj partoprenintaj en kreado de la filmo:
- Anastasia Vertinskaja - Liza Bolkonskaja
- Anatolij Ktorov - Nikolaj Bolkonskij
- Irina Skobceva - Elen Kuragina
- Vasilij Lanovoj - Anatol Kuragin
- Oleg Tabakov - Nikolaj Rostov
- Boris Zaĥava - Miĥail Kutuzov
- Giuli Ĉoĥonelidze - Pjotr Bagration
- Vladislav Strĵeljĉik - Napoleono Bonaparte
Entute en ĝi rolis ĉ. ducent profesiaj sovetaj kaj fremdaj geaktoroj. Ankaŭ figuris 120.000 statistoj.
Moskva kinostudio Mosfilm sukcesis ekipi necesajn uniformojn, armilojn kaj vestaron el tiama epoko (komenco de la 19-a jarcento) por multenombraj partoprenintoj. Tre beligas la filmon muziko komponita de Vjaĉeslav Ovĉinnikov.
Unue en la sovetia kinoproduktado tiam estis utiligita tute enlanda, sovetia tekniko, aparataro kaj speciala vasta filmo, kio devis pruvi ties altan kvaliton kompare kun la alilandaj. Kvankam rezulto estis perfekta, sed la filmo mem post kelkaj jaroj komencis putri. Nun oni sukcesis restarigi la pozitivon kaj renovigi sonon je moderna formato Dolby Digital. Ankaŭ ĉiuj bildoj estas diĝitaj. Multaj kaj longaj klopodoj grave pliigis kvaliton de la filmo. Ĝi daŭras sur ekrano ĉ. ok horojn.
Premioj
[redakti | redakti fonton]- En Usono (Oskar-premio)
- Guinness-libro de rekordoj enlistigis la filmon Milito kaj paco, ĉar en ĝi partoprenis 120.000 da mutroluloj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.imdb.com/title/tt0063794/ priskribo de la filmo angle
- http://warandpeace1968.tumblr.com kelkaj kadroj el la filmo angle
- http://www.youtube.com/watch?v=k56AopMnVGY la unua balo de Nataŝa Rostova (ĉefrolas Ljudmila Saveljeva kaj Vjaĉeslav Tiĥonov)