Saltu al enhavo

Miedes de Atienza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miedes de Atienza
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19276
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 2° 58′ U (mapo)41.2672096-2.9635623Koordinatoj: 41° 16′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 154 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Miedes de Atienza (Kastilio-Manĉo)
Miedes de Atienza (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Miedes de Atienza
Miedes de Atienza (Hispanio)
Miedes de Atienza (Hispanio)
DEC
Situo de Miedes de Atienza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miedes de Atienza [+]
vdr

Miedes de Atienza estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 58 loĝantoj sur areo de 43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,3 loĝantoj/km².

Miedes de Atienza situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Montaro de Gvadalaĥaro en la plej nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro lime kun la provinco Sorio, je altitudo de 1154 m super marnivelo; je 95 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 17 km el Atienza kaj je 150 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°16′02″N 2°57′49″Ok. Najbaras la municipoj Bañuelos, Romanillos de Atienza, Atienza, La Miñosa, Prádena de Atienza, Ujados, Hijes kaj Retortillo de Soria.

Miedes ne aperis en la historio ĝis la Mezepoko en la kunteksto de la Reconquista kaj sekva reloĝigo, same kiel la najbaraj setlejoj. La situo de la loko, sur la suda deklivo de unu el la naturaj pasejoj inter ambaŭ duooj de la Centra Altebenaĵo, inter la fortikaĵoj de Gormaz kaj Atienza kaj ĉe monteto de facila defendo (nune konata kiel El Castillo (La Kastelo)), ebligis la instaladon de komunumo cele al la kontrolo de la kastilia teritorio de la sudo de la rivero Doŭro same kiel por servi kiel bazo de atakoj kontraŭ la islamaj atakoj. Fakte, en la mezepoka poemo Cantar de Mio Cid, oni mencias Miedes kiel landlima zono.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 64, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Miedes de Atienza, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Miedes de Atienza kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 58 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Palac-domo de la familio Beladiez Trujillo, verko de la 17a jarcento
  • Preĝejo de la Natividad de la 18a jarcento, kun kelkaj restoj de alia romanika preĝejo antaŭa.
  • Kuŝejoj de la supra neolitiko, kun restoj de ŝtoniloj kaj ceramiko
  • Kuŝejoj de la bronzepoko, atestitaj pere de la apero de restoj ceramikaj kaj metalaj.
  • Keltaj kaj romiaj kuŝejoj, periodoj en kiuj la zono estis pli loĝata ol en la aktualo, kiel pruvas la nombraj restoj de "vilaoj" en kiuj videblas kunvivado inter ambaŭ kulturoj.
  • La vilaĝo situas sur la Ruta de la Lana (Lanvojo) kaj sur la Vojo de Cido, nome vojo de la ekzilo de Cido.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]