Michigan Central Station
Michigan Central Station | ||
---|---|---|
stacidomo | ||
fervoja stacidomo, eksa fervoja stacidomo [+] | ||
Supermara alteco | 181 m [+] | |
Koordinatoj | 42° 19′ 43″ N, 83° 4′ 40″ U (mapo)42.328611-83.077778Koordinatoj: 42° 19′ 43″ N, 83° 4′ 40″ U (mapo) | |
Arkitekto | Reed and Stem | |
Estiĝo | decembro 1913 | |
Konsekro | 26-a de decembro 1913 | |
Michigan Central Station | ||
Vikimedia Komunejo: Michigan Central Station [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Michigan Central Station (Michigan Central Depot aŭ MCS) ~ Miĉigena Centra Stacio estas grandega fervoja stacidomo en Detroit, Usono, konstruita de 1910 ĝis 1913, siatempe plej alta stacidomo de la mondo. Ĝi estas rezervita je monumenta protekto, sed jam ekde jarcentoj ĝi ne estas uzata.
Ĝi troviĝas en la Corktown-distrikto de Detroit, proksime al la Tiger-stadiono kaj la Ambassador Bridge, ĉ. 3,2 km sudokcidente de la interna urbo. Antaŭ la konstruaĵo troviĝas granda parko, la „Roosevelt Park”. Oni esperis, ke la konstruaĵo helpas la progreson de la ĉirkaŭo, sed tio ne okazis. La izolita, sed grandega (18 etaĝoj) konstruaĵo estas listigita ekde 1975 en „National Register of Historic Places”.
La stacidomo estis neniam eluzita kaj post disvastiĝo de la aŭtomobiloj, ĝi neglektiĝis. En 1967 okazis fermo de la ĉefenirejo, la stacidoma restoracio, vendejoj. En 1975 oni malfermis denove la ĉefenirejon kaj la atendejon, en la 1980-aj jaroj, la konstruaĵo estis multfoje vendita unufoje je malpli ol 80.000 $. Ekde 1996 ĝi estas posedaĵo de Controlled Terminals Inc.
La urba konsilantro decidis en 2009 pri malkonstruo de la stacidomo, sed civitana malobeo, protesto sukcese baris tion.
De 25 jaroj, la konstruaĵo estas loĝejo, ludejo por vandasloj, senhejmuloj, grafitiistoj, kaj bandoj. Krom tio, la ejo estas uzata por filmoj (Transformers, La insulo, Four Brothers kaj 8 Mile) kaj devinda ejo por eksterlandaj fotistoj (vidu ankaŭ Michigan Theatre).