Meuse
Meuse | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Grand Est |
Numero | 55 |
Prefektejo | Bar-le-Duc |
Subprefektejoj | Commercy Verdun |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Claude Léonard |
Prefekto | Jean Michel Mougard |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 180 745 (2022) |
Areo | 6 211 km² |
Loĝdenso | 29 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 26 |
Komunumoj | 501 |
Meuse, prononco laŭ sistemo IFA [møz], en Esperanto dubinde Mozo aŭ por pli bona diferencigo de la samnoma rivero Mozlando, en la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda) nomata Mozio,[1][2] estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est, nomita laŭ la rivero Mozo.[3] Ĝi etendiĝas sur 6 211 km2 kaj en 2013 havis 192 094 loĝantojn[4]. La ĉefurbo estas Bar-le-Duc.
La departemento havas entute 501 komunumojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Meuse havas landlimojn kun la departementoj Ardennes, Marne, Haute-Marne, Vosges kaj Meurthe-et-Moselle, sed ankaŭ kun Belgio.
La plej gravaj urboj estas Verdun, Bar-le-Duc, Commercy, Saint-Mihiel, Ligny-en-Barrois, Étain, Montmédy kaj Stenay.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Pierre Tossanus, teologo, reformisto, humanisto, helenisto
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ pli granda bildo de la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (esperante)
- ↑ Atentu la Mozio (ĉina filozofo) ankaŭ estas ebla esperantlingva vorto, ĝis nun tute sen referenco, pri antikva ĉina filozofo.
- ↑ artikolo Mozo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Meuse (55) (france). Alirita la 10-an de marto 2013.