Saltu al enhavo

Merano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Meran)
ISO
Merano (Meran)
Merano
komunumo de Italio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo
Provinco BZ Sudtirolo
Geografia situo 46° 40′ N, 11° 10′ O (mapo)46.66955511.159419Koordinatoj: 46° 40′ N, 11° 10′ O (mapo)
Alto super marnivelo 325 m
Areo 26 km²
Loĝantaro 41 071 (2023)
Loĝdenso 1559 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Gratsch, Obermais, Untermais kaj Sinich
Najbaraj komunumoj Hafling, Tscherms, Algund, Lana, Marling, Burgstall, Schenna, Dorf Tirol kaj Vöran
Patrono Sankta Nikolao
Festa tago 6-a de decembro
Nomo de loĝantoj Meraner (germane) meranesi (itale)
Poŝtkodo 39012
Imposta kodo F132
Kodo laŭ ISTAT 021051
Telefona prefikso 0473
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Merano (Meran) (Italio)
Merano (Meran) (Italio)
DEC
Situo de Merano (Meran)

Map

vdr

Merano (germane Meran, itale kaj en Esperanto Merano) estas urbo kaj komunumo en Sudtirolo, norda Italio, ĝenerale plej konata pro ĝiaj kuraclok-feriejoj. Ĝi situas ene de baseno de rivero Adiĝo, ĉirkaŭita de montoj altaj ĝis 3 335 metroj, ĉe la enirejo al la Valo Passeier kaj la Venosta Valo (Vinschgau). Kelkaj kilometroj sude troviĝas la enirejo al la Ulten-Valo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 41 071 loĝantoj sur areo de 26,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 559 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Hafling, Tscherms, Algund, Lana, Marling, Burgstall, Schenna, Dorf Tirol kaj Vöran.

Jam en pasinteco la urbo estis populara kuracloko kaj feriejo por pluraj sciencistoj, literaturaj homoj kaj artistoj, inkluzive de Franz Kafka, Ezra Pound kaj Christian Morgenstern, kiuj aprezis ĝian mildan klimaton.

Lingva distribuo

[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantoj (50,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 49% parolas denaske la italan kaj 0,5% la ladinan.

Meran estas la germana nomo de la urbo; Merano estas la itala kaj Esperanta nomo. La ladina formo de la nomo estas Maran. La oficiala nomo de la komunumo estas Stadtgemeinde Meran en la germana kaj Comune di Merano en la itala (ambaŭ estas en oficiala uzo).

En la deksepa jarcento la latina nomo de la urbo estis Meranum.[1] Aliaj arkaikaj nomoj estas Mairania (de 857 p.K.) kaj an der Meran (de la 15-a jarcento).[2]

Historia mapo de Meran kaj ĉirkaŭa regiono de 1888

La areo estis loĝita ekde la tria jarmilo a.K., kiel montras la ĉeesto de menhiroj kaj aliaj arkeologiaj elterigoj. La historio de la urbo mem komenciĝis en 15 a.K. kiam la romianoj okupis la valon de Adiĝo fondante vojstacion, Statio Maiensis.

La setlejo unue estis menciita en 857 kiel Mairania. Dum la 13-a jarcento la grafoj en Kastelo Tirolo levis Meranon al la statuso de grandurbo kaj igis ĝin la ĉefurbo de la distrikto Tirolo. Post kiam la distrikto estis transdonita al la Habsburg-dinastio en 1363 pro la abdiko de Margareta, en 1420 Frederiko la 4-a, duko de Aŭstrio movis la tirolan kortegon al Innsbruck. Kvankam Merano restis la oficiala ĉefurbo ĝis 1848, ĝi poste perdis sian superregan pozicion kaj preskaŭ sian tutan gravecon kiel ekonomia centro sur la vojo inter Italio kaj Germanio. Ankaŭ la grava monfarejo estis translokita al Hall en 1477.

La tirola ribelo de 1809 kontraŭ la franca okupo denove tiris atenton al Merano. En tiu jaro, sur la monteto Küchelberg super la urbo, la armeo de kamparanoj venkis kontraŭ la unuiĝintaj francaj kaj bavaraj trupoj, antaŭ ol ilia ribelo estis finfine disbatita. Post 1-a Mondmilito, sub la Traktato de Saint-Germain-en-Laye Meran iĝis parto de la reĝlando de Italio kune kun la resto de la suda parto de la antaŭa Cisleitaniana kronregiono de Tirolo.

La blazono de la urbo sur la ponto de la poŝto (Postbrücke)
la "pordego de Bolzano/Bozen" (Bozner Tor)

La blazono de la urbo prezentas la ruĝan tirolan aglon, kiu sidas sur muro kun kvar pecoj de gibelinaj murkronoj kaj tri arkoj, kiuj simbolas la urbon. La blazono estas konata de 14-a jarcento. La plej malnova sigelo originas de 1353, dum la kolora estas konata ekde 1390. En bildo (1759) la aglo estas prezentita kun krono kaj verda girlando de honoro. La blazono estas videbla sur diversaj historiaj konstruaĵoj en la urbo, kiel ekzemple la ponto de la poŝto kaj la pordego de Bolzano/Bozen (vidu la du fotojn maldekstre).

Ĉefaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
La ĉefa preĝejo "Sankta Nikolao"

Vidindaĵoj de la urbo estas la mezepokaj urbaj pordegoj, la pordego Venosta (Vinschger Tor), la pordego Passiria (Passeirer Tor) kaj la pordego Bolzano (Bozner Tor). Apartenanta al la fortikaĵoj estas ankaŭ la mezepoka Ortenstein-turo, populare nomita "pulvoturo" (Pulverturm), kiu troviĝas super la urbo kaj estas atingebla per la promenvojo Tappeiner.

La ĉefaj preĝejoj estas la gotika katedralo de Sankta Nikolao kun la apuda Kapelo de Sankta Barbaro, ambaŭ de la 15-a jarcento kaj la gotika preĝejo de la Sankta Spirito de la 13-a jarcento. La plej antikva estas preĝejo de Sankta Maria de Konsolo kiu situas en la kvartalo Untermais/Maia Bassa. Tie troviĝas ankaŭ la preĝejo de Sankta Vigilio pligrandigita laŭ projekto de la arkitekto Clemens Holzmeister.

Flanke de la pordego Venosta estas la monaĥejo de la kapucenoj kun sia preĝejo.

En la urbocentro, flanke de la urbodomo troviĝas la bone konservita Princa Kastelo (Landesfürstliche Burg) el la 15-a jarcento, kiu estis loĝejo de Sigismondo, Arkiduko de Aŭstrio.

La Steinerner Steg ŝtonponto transiras la Passerriveron kaj datrilatas al la 17-a jarcento.

La urbo ege pluevoluigis, kiam ĝi iĝis ĉiam pli populara kiel kuraclokferiejo, aparte post la vizitoj de Imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio.

Origine de unua jardeko de la 20-a jarcento estas la teatro kaj la Kurhaus. Famaj estas la arkaĵaro Wandelhalle laŭ la rivero kaj la promenejoj Gilf kaj Tappeiner. En tiu periodo estis konstruitaj ankaŭ la juda sinagogo kaj la ortodoksa kapelo.

Ekstere de la urbo troviĝas Kastelo Trauttmansdorff kaj ĝiaj ĝardenoj. La kastelo loĝigas la Muzeon de Turismo, kiu montras la historian evoluon de turismo en la provinco. Proksime al la urbo viziteblas ankaŭ Kastelo Tirolo kaj Kastelo Katzenstein (ne interne ĉar private).

  • La Urba Muzeo, kiu estis malfermita en la jaro 1900 estas la plej malnova muzeo de Sudtirolo. Ĝis 1996 ĝi estis en la strato Galilei en propra konstruaĵo, kiu nuntempe estas uzata kiel lernejo. En 2015 estis malfermita la nuna sidejo de la muzeo en la Palaco Mamming proksima al la ĉefa preĝejo.
  • La Muzeo de Virinoj troviĝas en strato Meinhard 2 en la plej supra etaĝo de eksa monaĥejo. Ĝi montras la historion de la virina vivo en diversaj epokoj.
  • Kunst Meran/Merano Arte troviĝas en la supraj portikoj kaj estas ekspoziciejo por nuntempaj artaĵoj.
  • La Muzeo de Turismo troviĝas en la Kastelo Trauttmansdorff en la alta parto de la urbo proksimume 3 kilometrojn for de la urbocentro.

En la urbocentro troviĝas bela teatro konstruita je la komenco de 20-a jarcento, kie okazas profesiaj teatraĵoj kaj en la itala kaj en la germana lingvo. Ekzistas ankaŭ malgranda teatro en la keletaĝo de Kurhaus, kie estas prezentataj teatraĵoj precipe en la germana.

Dum la tuta jaro okazas koncertoj en la granda salono de Kurhaus sed la plej grava sezono por muzikaj eventoj estas aŭtuno kiam okazas la "Meranaj semajnoj de muziko" kun famaj muzikistoj kaj orkestroj el la tuta mondo.

Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La areo estas konata por siaj vinoj, kaj blankaj kaj ruĝaj. La vitejoj etendiĝas ĝis rekte en la urbon. La loka vino, Meraner Leiten (Meranese di collina), estas helruĝa, plej bone trinkata juna. En la ĉirkaŭaĵo ekzistas ampleksaj fruktoplantejoj. Pomoj estas eksportataj ĉie en Eŭropo. La Forst-bierfarejo sur la rando de la urbo produktas popularan vicon da bieroj, vendataj ĉie en norda Italio.

Rivero Passer kun arkaĵaro Wandelhalle kaj promenejo

Merano estas populara turisma celo precipe por germanoj kaj italoj. En la varmaj sezonoj okazas koncertoj sur la promenejo kaj en la granda salono de la Kurhaus. En aŭtuno okazas la "Meranaj semajnoj de muziko", vico da koncertoj pri klasika kaj moderna muziko.

Ĉirkaŭ la urbo kaj en la ĉirkaŭaj montoj ekzistas belaj piediroj kaj vojoj por montbiciklado. La montareaĵo "Merano 2000" estas atingebla per telfero. Dum vintro ĝi estas la skiejo de la urbo.

Lingva distribuo

[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro konsistas precipe el du etnaj grupoj, la germana kaj la itala. Kompreneble ĉeestas ankaŭ homoj kiuj apartenas al ambaŭ grupoj. Dum la lastaj jaroj plialtiĝis ankaŭ la nombro de personoj enmigrintaj el la tuta mondo kiu aktuale (2013) egalas al ĉirkaŭ 16%.

Laŭ la censo de la jaro 2011, 50.47% de la loĝantaro parolas la germanan kiel denaska lingvo, 49.06% la italan, kaj 0.47% la ladinan.[3]

La Akademio de German-italaj Studoj de Merano estas senprofitcela asocio por la antaŭenigo de kultura kaj scienca interŝanĝo inter la diversaj kulturaj elementoj de la german-itale parolanta areo.

En la iama Meran mortis hungara politikisto Jenő Zichy kaj naskiĝis la poeto Ignaz Vinzenz Zingerle, Pius Zingerle kaj Anton Zingerle.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

La ĝemelurboj estas:

Varianto de la komencado de ŝakludo estas nomita laŭ Merano, ek de ĝia sukcesa uzo fare de Akiba Rubinstein kontraŭ Ernst Grünfeld dum turniro okazigita en la urbo en 1924. En 1981, la mondĉampionado pri ŝako inter Anatolij Karpov kaj Viktor Korĉnoj estis okazigita en Merano. La unua akto de la muzikalo "Chess" ankaŭ havas kiel temo la mondan ŝakkonkursmatĉon okazinta en Merano, kaj enhavas kanton, kiu nomiĝas "Merano".

La handbala teamo de la urbo estas unu el la plej sukcesaj en Italio. Ĝi gajnis la nacian ĉampionadon en 2005. La glacihokea teamo venkis en du naciaj ĉampionadoj, sed ĝi nuntempe ludas en la dua divizio (A2-serio).

Merano havos belegan hipodromon, kie en septembro okazas la plej fama itala ĉevalkonkurso "Granda Premio de Merano".

Merano kun hipodromo kaj monto Ifinger

Sur la rivero Passer ĉiujare en junio okazas internacia konkurso de kanuo.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Johann Jacob Hofmann, Lexicon Universale (latine, de 1698), artikolo 'Tirolis'
  2. Egon Kühebacher, Die Ortsnamen Südtirols ("toponimoj de Sudtirolo"), volumo 1 (2000), artikolo Meran
  3. statistikaj informoj pri la nacia censo de 2011 en retejo de la provinca statistika instituto ASTAT (germane)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]