Megadipto
Aspekto
Megadiptoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavokula pingveno,
Megadyptes antipodes | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Megadipto estas fonetika adapto de la latina scienca nomo de birdogenro. Megadyptes (etimologie "granda plonĝanto") estas genro de pingveno kiu konsistas el du specioj, Megadyptes antipodes (Flavokula pingveno) kaj la formortinta Megadyptes waitaha (Vaitaha pingveno). Ambaŭ specioj havis aŭ havas teritoriojn sude de Novzelando. Kiam la Vaitaha pingveno iĝis formortinta tuj post la alveno de la homoj (maorioj) al Novzelando, la Flavokula pingveno okupis partojn de ties iama teritorio.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Megadiptoj (Megadyptes)
- Antipoda megadipto (Megadyptes antipodes), Flavokula pingveno
- Vaitaha megadipto, Megadyptes waitaha (formortinta)
|