Saltu al enhavo

Max von Laue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max von Laue
Nobel-premiito
Max von Laue, germana sciencisto
Max von Laue, germana sciencisto
Persona informo
Max von Laue
Naskiĝo la  9-an de oktobro 1879 (nun 1879-10-09)
en Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz),  Germana Regno
Morto la 24-an de aprilo 1960 (80‑jara)
en Berlino  Germanio
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Trafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Stadtfriedhof Göttingen (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Göttingen
Universitato de Zuriko
Humboldt-Universitato en Berlino
Munkena universitato
Universitato de Strasburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Magda von Laue (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Theodore Hermann Von Laue (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
universitata instruisto
kristalografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko, kristalografio, ikso-radioj, fizika relativeco kaj superkonduktiveco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
Doktoreca konsilisto Max Planck vd
Fama pro dekliniĝo de rentgenradioj
Verkado
Verkoj ikso-radioj ❦
Laue equations vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Max (Theodor Felix) von LAUE [maks fon laŭe] (9-an de oktobro 1879, Pfaffendorf (hodiaŭ urboparto de Koblenz), Germanio24-an de aprilo 1960, Berlino) estis germana sciencisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1914 pro la malkovro de la dekliniĝo de rentgenradioj, pasantaj tra kristaloj. Surbaze de tio, li povis elkalkuli la difinitan ondolongon de la radioj. Tiu rezulto helpis ekzamenon de la kristalaj strukturoj kaj tio grave kontribuis al la evoluo de solidkorpa fiziko.

Laue en 1912 iĝis fizika profesoro de la Universitato de Zuriko. Li uzis tiujare kiel unua kristalon por deklinigi rentgenajn radiojn kaj per tio li montris, ke la rentgena radiado – simile al la lumo – estas elektromagneta radiadio. Li pruvis same, ke la kristaloj konsistas el regule ordigitaj atomoj.

Li apogis por relativeca teorio de Albert Einstein kaj faris kvantumteoriajn esplorojn. Li okupiĝis pri la Compton-efiko, dum kiu la ondolongo de la lumo ŝanĝiĝas je certaj kondiĉoj. Li analizis ankaŭ la disiĝon de la atomoj. Li gvidis ekde 1919 la teorian fizikan instituton de la Berlina Universitato, en 1951 li iĝis direktoro de la berlina Fizika–kemia Esplora Instituto Max Planck.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]