Mata de Cuéllar
Mata de Cuéllar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40214 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 266 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 24′ N, 4° 28′ U (mapo)41.396388888889-4.4713888888889Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 753 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mata de Cuéllar [+] | |||
Mata de Cuéllar [MAta deKŬEljar] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco, tute lime kun la Provinco Valadolido. La loknomo Mata de Cuéllar estas etimologie komprenebla kiel Arbaro de Cuéllar.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio, trafluata de la rivero Cega, okupas totalan areon de 20,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 259 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 50 el 1991.
Ĝi distas 72 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cogeces de Íscar (Valladolid), San Miguel del Arroyo (Valladolid), Vallelado, Íscar (Valladolid) kaj Chañe. Oni alvenas tien laŭ la regiona ŝoseo CL-602 inter Vallelado oriente kaj Íscar sudokcidente.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
En la municipa teritorio estis la Monaĥejo de Nuestra Señora del Pino (41°22′57.72″N 4°28′36.07″O) (konata ankaŭ kiel de Nuestra Señora de Gracia aŭ de Nuestra Señora de Gracia del Pino), de aŭgustenanoj el kiu restas nur ruinoj. Je 1,3 km S/SO de la loĝloko proksime al la rivero Cega.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado al proksimaj akvofaletoj).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano.