Maranchón
Maranchón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19280 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 213 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 3′ N, 2° 12′ U (mapo)41.048611111111-2.2036111111111Koordinatoj: 41° 3′ N, 2° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 254 m [+] | ||
Areo | 153,32 km² (15 332 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maranchón [+] | |||
Maranchón [maranĈON] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 213 loĝantoj sur areo de 153,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km². Krom la municipan ĉefurbon, la municipo enhavas ankaŭ la submunicipojn Codes, Balbacil, Turmiel kaj Clares.
Etimologio kaj loĝantoj
[redakti | redakti fonton]Diversaj teorioj klopodas klarigi la devenon de la nomo de Maranchón. Unuflanke, oni proponis devenon el Marancho ("Larĝa Maro") reference al antikva lageto kie estis kie nun estas la domaro.[1] Aliflanke, oni proponis la antaŭromian devenon de la teritorio, derivita de la komenca iberlingva Mar, kiel limo, fino, limŝtono aŭ larĝa vojo, indikiloj de la limo inter la teroj dominitaj de arevakoj kaj de lusonoj.[2] Tiu teorio estus plifortigita per la rilato de la nomo de Maranchón kun la latina Murus, kiu signifus muregon, kaj kun la mozaraba Marr, kiu rilatus kun monteto kaj kun vojo aŭ transirejo, terlimo.[3] La loĝantoj nomiĝas maranchonéses [maranĉoNESes].
Situo kaj geografio
[redakti | redakti fonton]Maranchón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nordorienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1256 m super marnivelo; je 99 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 158 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo, kaj je 37 km el Molina de Aragón, plej proksima urbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°02′55″N 2°12′13″Ok. Najbaras la municipoj Arcos de Jalón, Mochales, Establés, Selas, Mazarete, Ciruelos del Pinar kaj Luzón.
Ĝi situas ĉe la Iberia Sistemo, ĉe la limo kun la provinco Soria kaj proksime de la provinco Zaragozo. Ene de la municipa teritorio estas montopasejo, nome montopasejo de Maranchón je 1254 msm, el kies proksimaĵo elfluas la rivero Tajuña.[4]
La granda altitudo kaj la situo de la domaro en montaro havigas mildan klimaton en somero, kiu ne superas 30 °C de maksimuma temperaturo, al sub 10 °C nokte. En vintro la temperaturo povas subiri ĝis −20 °C, kun maksimumoj kiuj ne kutimas superi 7 °C, kaj okazas oftaj frostoj.
La municipa teritorio de la vilaĝo enhavas juniperan arbaron kiu ĉirkaŭs la domaron norde. La vilaĝo estas nur je 15 km de la Natura Parko de Alto Tajo kaj je 40 km de la Natura Parko de Barranco del Río Dulce.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis foje ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1 415 loĝantoj en 1940 al 246 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 1 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Maranchón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Maranchón kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 213 en 2023.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La ermitejo de la Virgulino de la Ulmoj.
- La preĝejo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro.
- La Horloĝturo.
- La Taŭrludejo.
- La ŝtona tablo.
- La malnova fontano.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Agustín, Margarita. Maranchón: el recuerdo del pasado. Tierra Molinesa. Guadalajara, 1985. Paĝoj 16-17.
- ↑ Ranz Yubero, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache. Guadalajara, 2007.
- ↑ Nebot, Natividad. Toponimia del alto Mijares y del alto Palancia. Diputación de Castellón. Castellón, 1991.
- ↑ Alcolea Moratilla, Miguel Ángel; García Alvarado, José María (2006). «El agua en la Comunidad de Madrid». Observatorio Medioambiental (9). ISSN 1139-1987. p. 69.