Malloka reto
Aspekto
Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havas RFC) |
---|---|---|
7 | Aplikada tavolo | HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS... |
6 | Prezenta tavolo | MPEG, MIME, SSL, TLS, ... |
5 | Seanca tavolo | NetBIOS, RPC, SAP, SDP... |
4 | Transporta tavolo | TCP, UDP, SCTP, RTP... |
3 | Reta tavolo | IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP... |
2 | Kanala tavolo | Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44... |
1 | Fizika tavolo | DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90... |
Malloka reto (angle wide area network aŭ WAN) estas komputila reto konektanta komputilojn geografie malproksimajn.
Komputilaj retoj ene de la sama konstruaĵo aŭ inter apudaj konstruaĵoj nomiĝas loka reto. Plej ofte oni parolas pri malloka reto kiam du tiaj lokaj retoj estas ligitaj. Tian ligon teknike fakuloj kreas pere de interreto, VPN-konekto aŭ luitaj dediĉitaj datumlinioj.