Magdaléna Dobromila Rettigová
Magdaléna Dobromila Rettigová | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1785 en Všeradice | |
Morto | 5-an de aŭgusto 1845 (60-jaraĝa) en Litomyšl | |
Tombo | cemetery in Litomyšl (en) vd | |
Lingvoj | ĉeĥa • germana vd | |
Ŝtataneco | Habsburga monarkio Aŭstra imperio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Jan Alois Sudiprav Rettig (en) vd | |
Infanoj | Josef Ondřej Liboslav Rettig (en) , Henriette Rettich (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto dramaturgo tradukisto vd | |
Laborkampo | Poezio vd | |
Aktiva en | Prago • Tábor • Přelouč • Litomyšl vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Parencaro | |
---|---|
edzo |
Magdaléna Dobromila RETTIGOVÁ (naskiĝis la 31-an de januaro 1785 en Všeradice - mortis la 5-an de aŭgusto 1845 en Litomyšl) estis ĉeĥa patriotisma verkistino de moraligaj rakontoj por knabinoj kaj de kuirlibro ĝis nun populara.
Ŝia fraŭlina nomo estis Artmannová, en 1807 ŝi edziniĝis al oficisto kaj verkisto J. A. Rettig (1774-1844), kun kiu ŝi vivis en diversaj lokoj en Bohemio, ekde 1834 en Litomiŝlo.
Ŝi kontribuis al diversaj patriotismaj gazetoj per sentimentalaj rakontoj aŭ per praktikaj manlibroj por mastrumado.
Ŝian vivon popularigis Alois Jirásek en sia historia teatraĵo M. D. Rettigová, aliaj verkistoj kaj kritikistoj (Karel Sabina, Teréza Nováková, Arne Novák, Julius Fučík, Zdeněk Nejedlý) substrekis ŝian signifon en la tempo, kiam la ĉeĥa literatura nur komencis ĝermi.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Arnošt a Bělinka (Ernesto kaj Belinka, 1820 - rakonto)
- Mařenčin košíček (Korbeto de Marinjo, 1821 - rakontoj)
- Věneček pro dcerky vlastenské (Florkrono por filinetoj patriotismaj, 1825 - rakontoj)
- Domácí kuchařka (Hejma kuirlibro, 1826)
- Bílá růže (Blanka rozo, 1827 - teatraĵo)
- Chudobičky (Lekantetoj, 1827 - rakontoj)
- Narcisky (Narcisoj, 1834 - rakontoj)
- Kvítí májové (Floroj majaj, 1835 - rakontoj)
- Jaroslav a Terinka (Jaroslav kaj Terinka, 1841 - rakontoj)
- Koš. Masopustní žert (Korbo. Kermesa ŝerco, 1846 - teatraĵo)