Madadajo
Madadajo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | まあだだよ |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 1993, 7 apr. 1994, 17 apr. 1993 |
Ĝenro | drama filmo, komedia dramo |
Kameraado | Takao Saito |
Reĝisoro(j) | Kurosawa Akira |
Scenaro | Kurosawa Akira |
Loko de rakonto | Tokio |
Muziko de | Shin'ichirō Ikebe |
Rolantoj | Akira Terao • Kyōko Kagawa • Hisashi Igawa • George Tokoro • Noriko Honma • Takeshi Kusaka • Hidetaka Yoshioka • Mitsuru Hirata • Tetsu Watanabe • Tatsuo Matsumura |
IMDb | |
Madadajo aŭ Madadayo (まあだだよ, Mādadayo, "Ankoraŭ ne") estas japana komedi-drama filmo de 1993. Ĝi estas la 30a kaj fina filmo finkompletigita de Akira Kurosawa. Ĝi estis prezentita ekster konkurenco en la Festivalo de Cannes de 1993.[1] La filmo estis elektita kiel japana reprezento por la Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo en la 66a okazo de la Oskar-premioj, sed ĝi ne estis akceptita kiel nomumita.[2][3]
Bazita sur membiografiaj eseoj de Hyakken Uchida, la filmo sekvas la vivon de japana profesoro de la germana antaŭ la Dua Mondmilito kaj transe. La rakonto centriĝas en ĉiujaraj datrevenaj celebroj kun siaj iamaj studentoj, dum kiuj la protagonisto deklaras sian malpretecon morti jam — temo kiu estis pli kaj pli grava por la 81-jara filmisto. Filmado komenciĝis en Februaro 1992 kaj finiĝis fine de Septembro. Ties publikigo en la 7a de Aprilo, 1993, okazigis eĉ pli seniluziigan reagon ol la publikigo de liaj du antaŭan verkoj.[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Festival de Cannes: Madadayo". festival-cannes.com. Alirita en 2009-08-25.
- ↑ Margaret Herrick Library, Academy of Motion Picture Arts and Sciences
- ↑ Frook, John Evan (30a de Novembro 1993). "Acad inks Cates, unveils foreign-language entries".[rompita ligilo] Variety. Alirita en 25a de Aŭgusto 2008.
- ↑ Galbraith, paĝoj 622–627
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bock, Audie (1978). Japanese Film Directors. Kodansha. ISBN 0-87011-304-6.
- Galbraith, Stuart, IV (2002). The Emperor and the Wolf: The Lives and Films of Akira Kurosawa and Toshiro Mifune. Faber and Faber, Inc. ISBN 978-0-571-19982-2.
- Galbraith IV, Stuart (2008). The Toho Studios Story: A History and Complete Filmography. Scarecrow Press. ISBN 1461673747.
- Goodwin, James (1994). Perspectives on Akira Kurosawa. G. K. Hall & Co. ISBN 978-0-8161-1993-6.
- Kurosawa, Akira (1983). Something Like an Autobiography. Tradukita de Audie E. Bock. Vintage Books. ISBN 978-0-394-71439-4.
- Prince, Stephen (1999). The Warrior's Camera: The Cinema of Akira Kurosawa (2nd, revised ed.). Princeton University Press. ISBN 978-0-691-01046-5.
- Richie, Donald (2001). A Hundred Years of Japanese Film. Kodansha International. ISBN 978-4-7700-2682-8.
- Yoshimoto, Mitsuhiro (2000). Kurosawa: Film Studies and Japanese Cinema. Duke University Press. ISBN 978-0-8223-2519-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Madadajo en Interreta filma datumbazo (angle)
- Madadayo en Japanese Movie Database