Ludoviko la 12-a (Francio)
Ludoviko la 12-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Francio | |||||
Regado | 1498–1515 | ||||
Persona informo | |||||
Louis XII | |||||
Naskiĝo | 27-an de junio 1462 en Kastelo de Blois | ||||
Morto | 1-an de januaro 1515 (52-jaraĝa) en Hôtel des Tournelles | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Valois vd | ||||
Patro | Karolo, Duko de Orleano vd | ||||
Patrino | Maria de Kleve vd | ||||
Gefratoj | Marie of Orléans, Viscountess of Narbonne (en) , Anne of Orléans, Abbess of Fontevraud (en) kaj Joan of Valois, Duchess of Alençon (en) vd | ||||
Edz(in)o | Mary Tudor (1514, 1514 (Gregoria)–1515) Ana de Bretonio (1499, 1499 (Gregoria)–1514) Joan of Valois (en) (1476, 1476 (Gregoria)–1498) vd | ||||
Infanoj | Klaŭdino de Francio ( Ana de Bretonio) Renee of France (en) ( Ana de Bretonio) Michel Bucy (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
Ludoviko la 12-a, reĝo de Francio, naskiĝis la 27-an de junio 1462 en la kastelo de Blois kaj mortis la 1-an de januaro 1515 en Parizo. Li estis kromnomita la patro de la popolo fare de la Ĝeneralaj Statoj (france États Généraux) de 1506. Li reĝis de 1498 ĝis 1515.
En 1498 li sekvis kiel reĝo de Francio sian kuzon Karlo la 8-a, kiu akcidente mortis lasante neniun infanon.
Li estis nepo de Karlo de Orleano, la princo poeto, kaj de Maria de Klevo, same kiel la pranepo de Karlo la 5-a. La legitimeco de lia naskiĝo estis pridubata, ĉar lia oficiala patro estis tre maljuna, kiam li edziĝis, kaj lia edzino estis reputaciata leĝermora. Tamen, agnoskite de Karlo de Orleano, li povus eventuale heredi la francan kronon, se malaperus la unuenaskita branĉo.
Tial, kiam li 3-jara fariĝis orfo, la reĝo Ludoviko la 11-a fariĝis lia kuratoro kaj povis lin trudi edziĝi kun lia filino, Johanino de Francio, kiu estis kripla kaj malfekunda. En letero li diris al Petro de Beaujeu, sia bofilo, ke, se li geedzigus sian filinon kaj Ludovikon de Orleano, iliaj idoj ja ne kostus multe por la nutrado. Tro juna (14-jara), Ludoviko de Orleano devis obei.
Ludoviko la 11-a mortis en 1483, sed Anna de Beaujeu, lia filino fariĝis regento. En 1484, Ludoviko de Orleano provis ribeli kontraŭ ŝi sed estis venkita kaj kaptita en la batalo de Saint-Aubin-du-Cormier en julio 1488, kaj li restis enfermata dum tri jaroj. Poste li sekvis sian kuzon en Italion, kie li vane provis konkeri por si la dukinon de Milano.
La morto de lia kuzo lin faris reĝo. Tiam maltrankviliĝis tiuj, kiuj antaŭe dum lia ribelo partoprenis por la reĝo Karlo la 8-a, sed li forigis el ili ĉian timon, bele respondante, ke ne indus al reĝo de Francio puni iun pro maljustaĵoj faritaj al duko de Orleano; cetere, tuj post la morto de lia kuzo kaj antaŭ sia kronado, li skribis al marŝalo de la Tremoille, sia venkinto en Saint-Aubin, por konfirmi lin en ĉiuj liaj postenoj kaj lin peti, ke li servu la novan reĝon tiel fidele kiel lian antaŭulon. Tamen li rapidis nuligi sian truditan edziĝon kun Johanino de Francio. La papo Aleksandro la 6-a konsentis, kondiĉe, ke al lia filo Cezaro oni donos Valencion faritan dukio. Danke al tiu nuligo Ludoviko povis edziĝi kun la vidvino de Karlo la 8-a, Anne de Bretagne dukino de Bretonio, kio malhelpis, ke tiu provinco disiĝu el Francio.
En la lasta jaro de lia vivo mortis Anna de Bretonio, lasante nur unu filinon: Klaŭdia de Francio. Li tiam edziĝis kun Maria de Anglio, fratino de la angla reĝo Henriko la 8-a. Li estis 52-jara, kio estis multe en tiu tempo, kaj, devigate «montriĝi gaja kunulo kun sia edzino» (faire du gentil compagnon avec sa femme) laŭ la esprimo de tiutempa kronikisto kaj partopreni je la festoj postulataj de la nova reĝino, li tre rapide laciĝis. Oni rakontas, ke ne tro kalkulante kun la vireco de Ludoviko ŝi provis ricevi la helpon de amorantoj pli taŭgaj por tia laboro, kaj eĉ de Francisko de Angoulême, tamen heredonto, kiun naskiĝo senigus el la trono. Estas malfacile koni la veron en tia afero, sed la geedziĝo de maljuna kaj jam kadukiĝa reĝo kun juna kaj varma virino ĉiam movigas la langojn. Fine okazis neniu gravedo kaj Francisko ricevis la kronon kvazaŭ novjara donaco la 1-an de januaro 1515.
Galerio
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.valois.org Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.mittelalter-genealogie.de/mittelalter/koenige/frankreich/ludwig_12_koenig_von_frankreich_+_1515.html
- http://wikisource.org/wiki/Contrat_de_mariage_entre_Anne_de_Bretagne_et_Louis_XII Arkivigite je 2006-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.eleves.ens.fr/home/mlnguyen/hist/mod/louisxii.html Arkivigite je 2006-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |
|