Loučovice
Loučovice | |||
germane Kienberg | |||
municipo | |||
Loučovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Loučovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Český Krumlov | ||
Administra municipo | Vyšší Brod | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava | ||
Rivero | Vultavo | ||
Situo | Loučovice | ||
- alteco | 663 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 37′ 13″ N 14° 15′ 27″ O / 48.62028 °N, 14.25750 °O (mapo) | ||
Areo | 41,97 km² (4 197 ha) | ||
Loĝantaro | 1 490 (2024) | ||
Denseco | 35,5 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 382 76 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0312 | ||
NUTS 5 | CZ0312 545601 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Loučovice | |||
Retpaĝo: www.loucovice.info | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Loučovice (germane Kienberg) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov, situanta sur rivero Vultavo inter Lipno nad Vltavou kaj Vyšší Brod. Vivas ĉi tie 1 490 loĝantoj (2024). Ĝis la jaro 1951 parto de la municipo estis Bolechy. Industrion ĉi tie antaŭe reprezentis Sudbohemia paperfarejo, uzino Vultava muelejo Loučovice. Plua entrepreno estas varmproduktejo. Rilate al proksimeco de la aŭstraj limoj ĉi tie troviĝas vico da loĝigejaj ekipaĵoj kaj gastejoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lipno nad Vltavou, Vyšší Brod, Bad Leonfelden, Vorderweißenbach kaj Přední Výtoň.
Historio
[redakti | redakti fonton]La municipo Loučovice mem ne havas tro ampleksan historion - proporcie nealirebla kaj rokoriĉa tereno de valo de Vultavo inter Lipno kaj Vyšší Brod estis unue loĝigita sole per kelke da konstruaĵoj, el kiuj la plej signifa estis muelejo. Nur fondo de papaerfarejo en la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento kaŭzis kreskon de la nombro de loĝantoj kaj abruptan evoluon de la municipo.
Plimulton de la loĝantoj de la municipo kreis homoj de germana nacieco, do ili estis post la dua mondmilito forŝovitaj. La forŝovo ne rilatis al kelke da dekoj de laboruloj – fakuloj, kiuj estis bezonataj por trafiko de la paperfarejo.
Ĝis la jaro 1950 estis en Loučovice sidejo de Loka nacia komitato Bolechy.
La municipo estis ĝisloĝigita plejparte de rumanaj reenmigrintoj, slovakoj (inkluzive de civitanoj de cigana nacieco) kaj de voliniaj ĉeĥoj. Tiuj ĉi ĝisloĝigitoj havis malaltan nivelon de klereco kaj malgrandan rilatomn al la teritorio, kio daŭras ĝis hodiaŭ - rekte en la municipo estis ĝis la jaro 2014 apud klasika baza lernejo ankaŭ aparta lernejo.
En la jaro 1959 estis tute fermitaj ŝtatlimoj kaj tuj malantaŭ Loučovice komencis fera kurteno. Municipo Kapličky, kiu troviĝis en la nove konstruita limzono, pereis kaj ĝia katastra teritorio estis envicigita en municipon Loučovice. Domaro Martínkov en la katastra teritorio Mnichovice u Loučovic pereis.
En la katastra teritorio Mnichovice nun vivas daŭre unu privata agrikulturisto kun sia familio kaj en la dua domo sole unu viro. La katastra teritorio Kapličky estas tute neenloĝigita kaj la katastra teritorio Dvorečná sur la maldekstra bordo de Vultavo kaj Nové Domky sur la dekstra bordo de Lipno estas kreataj plejparte de kabanoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 573 |
1880 | 1 570 |
1890 | 1 678 |
1900 | 1 806 |
1910 | 2 181 |
1921 | 2 559 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 948 |
1950 | 1 789 |
1961 | 2 154 |
1970 | 2 076 |
1980 | 2 143 |
1991 | 2 043 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 970 |
2014 | 1 674 |
2016 | 1 689 |
2017 | 1 663 |
2018 | 1 634 |
2019 | 1 612 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 597 |
2021 | 1 445 |
2022 | 1 503 |
2023 | 1 506 |
2024 | 1 490 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Loučovice (katastra teritorio (k. t.) Loučovice, Dvorečná kaj Mnichovice u Loučovic)
- Nové Domky (k. t. Kapličky)
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kapelo de sankta Prokopio
- Preĝejo de sankta Udalriko
- Vejro de sistemo Huber-Lutz
- Pilgrima loko Maria Rast
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Fenzl (1932–2014), en Aŭstrio vivanta budhisto
- Gita Porák-Varna (1905–1978), pentristino vivanta en Svedio
- Jiří Bilbo Reidinger (* 1961), klaŭno, verkisto kaj pedagogo
Transporto
[redakti | redakti fonton]La municipo situas sur fervojlinio n-ro 195 Rybník – Lipno nad Vltavou kaj sur ŝoseo II/163 Lipno – Vyšší Brod.
Translima kontakto kun Aŭstrio
[redakti | redakti fonton]Sur teritorio de la municipo estas en translima kontakto kun Aŭstrio limpasejo sur turisma pado Mnichovice – Dürnau.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Loučovice
-
Hotelo Kilián
-
Restoracio Sparta
-
Malnovaj domoj en Loučovice
-
Preĝejetoj de sanktaj Prokopio kaj Udalriko ĉe Loučovice (1868)
|