Saltu al enhavo

Lorenzo la 2-a de Mediĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo la 2-a de Mediĉo
Persona informo
Lorenzo di Piero de' Medici
Naskiĝo 12-an de septembro 1492 (1492-09-12)
en Florenco
Morto 4-an de majo 1519 (1519-05-04) (26-jaraĝa)
en Careggi
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Sifiliso Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo New Sacristy (en) Traduki
Tomb of Lorenzo de' Medici, Duke of Urbino (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Mediĉoj vd
Patro Piero the Unfortunate (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Alfonsina Orsini (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Clarice de' Medici (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Madeleine de La Tour d'Auvergne (en) Traduki (1518 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Katerino de Mediĉo, Aleksandro de Mediĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto
kondotiero
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lorenzo la 2-a de Médici (en itala Lorenzo di Piero de' Medici, Florenco, 12a de septembro 1492 – Villa Medicea de Careggi, 4a de majo 1519) estis itala reganto de la dinastio Médici.

Nikolao Makiavelo dediĉis al li sian konatan verkon "La princo",[1]​ kvankam oni ne konas precize la celon de tiu dediĉo.[2]

De florenca familio ekzilita en Romo, en 1512 li revenis al Florenco pare de la apogo de la papo Julio la 2-a kaj de hispana armeo kiu venkis la defendantojn de la urbo en la nomita Rabado de Prato. Lia onklo la kardinalo Giovanni di Lorenzo de Medici regis la urbon post la rekonkero sed kiam li estis elektita papo (Leono la 10-a) en 1513 li lasis la regadon en manoj de la juna Lorenzo, helpita de la kardinalo Giulio di Giuliano de' Medici, kiu poste estos la papo Klemento la 7-a.[3]

En 1516 lia onklo la Papo nomumis lin Lorenzo ankaŭ duko de Urbino. Dum la nomita milito de Urbino ekde Januaro 1517, li perdis portempe la kontrolon de sia duklando favore de la iama duko, Francesco Maria della Rovere. Kun armeo de 10 000 homoj, financita ĉefe de la papaj ŝtatoj, agadis por rekonkeri la ŝtatojn. Vundita per pafo en la kolo dum li esploris la muregojn de Mondolfo, defendita de 300 hispanoj je la servo de Francesco Maria. Lorenzo rekonkeris la Duklandon en septembro 1517, ĉar Francesco Maria estis ekonomie elĉerpita kaj ne povis pagi la soldulajn trupojn, sed post la morto de Lorenzo la Duklando revenis al la familio Della Rovere.

  1. Google books. «The Prince». Konsultita la 20an de Junio 2021.
  2. Mattingly G, 'The Prince: Political Science or Political Satire?', Major Problems in the History of the Italian Renaissance, (D.C. Heath and Co.: Lexington: 1995), pp.179-186
  3. Muñoz Llinás, Jaime Ignacio (2017). «La influencia de la corte española en el gobierno de Florencia: 1512-1530». RDUNED : revista de derecho UNED (20): 451-466.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Cavallo, Sandra; Evangelisti, Silvia, eld. (2016). Domestic Institutional Interiors in Early Modern Europe. Routledge.
  • Fletcher, Catherine (2016). The Black Prince of Florence: The Spectacular Life and Treacherous World of Alessandro de' Medici. Oxford University Press.
  • Stapleford, Richard, eld. (2013). Lorenzo De' Medici at Home: The Inventory of the Palazzo Medici in 1492. The Pennsylvania State University Press.