Lion Feuchtwanger
Lion Feuchtwanger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lion Feuchtwanger | |||||
Naskiĝo | 7-an de julio 1884 en Munkeno | ||||
Morto | 21-an de decembro 1958 (74-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis per | Stomaka kancero vd | ||||
Tombo | Woodlawn Memorial Cemetery (en) vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno Vajmara Respubliko Usono vd | ||||
Alma mater | Munkena universitato Humboldt-Universitato en Berlino Wilhelmsgymnasium (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ludwig Feuchtwanger kaj Martin Feuchtwanger vd | ||||
Edz(in)o | Marta Feuchtwanger vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Jacob Arje • Sepp Trautwein • J. L. Wetcheek vd | ||||
Okupo | verkisto tradukisto dramaturgo ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Munkeno • Berlino vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Jud Süß (romano) ❦ Gefratoj Oppermann ❦ Judino el Toledo ❦ Promesita lando ❦ Goya vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lion FEUCHTWANGER (7-a de julio 1884 en Munkeno - 21-a de decembro 1958 Pacific Palisades en Los Angeles) estis germana roman- kaj dramverkisto de juda deveno. Li estis filo de fabrikisto, studis filozofion en Munkeno kaj Berlino, multe vojaĝis kaj kontribuis al gazetaro per kritikoj. En 1923 li transloĝiĝis el Munkeno al Berlino kaj en 1933 elmigris al Francio (forkuris antaŭ faŝismo). En 1940 li foriris al Usono kaj loĝis en Pacific Palisades en Kalifornio.
Komence li verkis kritikojn kaj dramojn el la germana kaj juda historio (li uzadis pseŭdonomon J. L. Wetcheek), sed grandan mondan sukceson li akiris per siaj historiaj romanoj, kiujn li verkis ne por montri, kiel la homoj vivis en la pasinteco, sed por klarigi la nuntempajn problemojn per analogaj okazaĵoj en la historio. "Mi serĉas en la historio fajron, ne cindron," li karakterizis sian verkaron. Ekzemple la alianco de Usono kaj Sovetunio kontraŭ Hitlero en 1943 inspiris lin al romano Vulpoj en vinberejo pri kunlaboro de Francio kun usonaj ribeluloj kontraŭ Anglio en la dua duono de la 18-a jarcento. Ankaŭ liaj romanoj pri kresko de faŝismo en Germanio, kiujn li persone spertis, estas verkitaj el historia perspektivo. La ĉefaj herooj de liaj romanoj estas kutime politikistoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Warren Hastings (1916)
- Thomas Wendt (1920)
- Die hässliche Herzogin (Malbela dukino, 1923) (pri Margarete Maultasch)
- Jud Süß (Judo Süss, 1923)
- Der Wartesaal (Atendejo, trilogio pri ekesto de faŝismo)
- Der Erfolg (Sukceso, 1930)
- Die Geschwister Oppermann (Gefratoj Oppermann, 1933)
- Exil (Ekzilo, 1940)
- Das gelobte Land (Promesita lando, trilogio pri juda historiisto Jozefo Flavio)
- Der jüdische Krieg (Juda milito, 1932)
- Die Söhne (Filoj, 1935)
- Der Tag wird kommen (La tago venos, 1942)
- Der falsche Nero (Falsa Nerono, 1936)
- Simone (Simona, 1945)
- Die Füchse im Weinberg (Vulpoj en vinberejo, 1947-1948)
- Die Brüder Lautensack (Fratoj Lautensack, 1949)
- Odysseus und die Schweine (Odiseo kaj la porkoj, 1949)
- Narrenweisheit oder Tod und Verklärung des Jean-Jacques Rousseau (La saĝo de frenezulo aŭ Morto kaj Glora reviviĝo de Jean-Jacques Rousseau, 1952)
- Goya (Goya 1951)
- Der Teufel in Frankreich (Diablo en Francio, 1954)
- Die Witwe Capet (Vidvino Capet, 1958)
- Jefta und seine Tochter (Jefta kaj lia filino, 1957)
- Wahn oder Der Teufel in Boston (Iluzio aŭ Diablo en Bostono, 1957)
- Die Jüdin von Toledo (Judino el Toledo, 1958)
- Das Haus der Desdemona (La domo de Desdemona, eseo pri historiaj romanoj, aperis postmorte 1961)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.usc.edu/isd/archives/arc/libraries/feuchtwanger/aboutfeuchtwanger.html Arkivigite je 2006-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/FeuchtwangerLion/index.html
- http://www.judentum-projekt.de/persoenlichkeiten/liter/lionfeuchtwanger
- http://www.br-online.de/bayern-heute/thema/juden-in-bayern/lebenslaeufe-feuchtwanger.xml Arkivigite je 2005-11-24 per la retarkivo Wayback Machine