La belga provinco Limburgo estas la plej orienta provinco de la regiono Flandrio kaj situas okcidente de la rivero Mozo; ĝi disdividiĝas en la tri administrajn distriktojn Haselto, Maaseik kaj Tungro. Komence de januaro 2016 ĝi havis 863 425 loĝantojn. La ĉefurbo estas Haselto.
Same kiel en la nederlanda parto de Limburgo oni ankoraŭ parte parolas la limburgan, kaj ekzistas la partio Limburgs Belang (Interesoj de Limburgo) kiu pledas por unueca kaj sendependa Limburgo.