Lily Ebert
Aspekto
Lily Ebert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lívia Engelman |
Naskiĝo | 29-an de decembro 1923 en Bonyhád |
Morto | 9-an de oktobro 2024 (100-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla • hungara |
Loĝloko | Brent Cross |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono |
Parencoj | Dov Forman (en) (pranepo) |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Lily Ebert [lili], laŭ la origina hungara nomo kaj laŭ la hungarlingve kutima nomordo Engelman Lívia, estis hungardevena brita verkisto.
Lily Ebert naskiĝis la 29-an de decembro 1923 en Bonyhád, ŝi mortis la 9-an de oktobro 2024 en Londono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lily Ebert devenis el juda familio. Ŝi estis deportita al Aŭŝvico (koncentreja komplekso) en 1944, post 4 monatoj ŝi estis trudlaboristo ĉe Lepsiko. En 1945 ŝi liberiĝis, poste ŝi vivis en Svislando. En la fruaj 1950-aj jaroj ŝi translokiĝis al Israelo, kie ŝi edziniĝis kaj naskis trifoje. En 1967 la plena familio translokiĝis al Londono. En 2021 ŝi verkis memuaron kun ŝia pranepo, kiu iĝis furorlibro, krome ŝi profitis ankaŭ la interretajn forumojn. Ŝi ricevis britajn, hungaran kaj aŭstran premiojn.
Ŝia furorlibro
[redakti | redakti fonton]- How I Survived Auschwitz and Found the Strength to Live (2021, aperis ankaŭ hungare)